Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Zhao Qizheng koncize pri la Dua Sesio de la 11-a ĈPPIK publikigita

La 1-an de marto la informejo de la Dua Sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) publikigis, ke la sesio inaǔguriĝos en la 3-a de marto kaj fermiĝos en la 12-a.

Zhao Qizheng, ĈPPIK-membro kaj proparolanto de la Dua Sesio de la 11-a ĈPPIK, diris, ke dum la sesio ĉi-jare oni observos la principon pri ŝparado kaj mediprotektado, kaj la sesia daǔro mallongiĝos al 9 tagoj. Krome la loĝejoj de ĈPPIK-membroj estos proksimaj al la kunvenejo por ŝpari trafikan koston.

Zhao diris ankaǔ, ke la monda financa krizo ĉi-jare estas aparte atentata. La proponoj prezentitaj de ĈPPIK-membroj temas ĉefe pri ĝia influo al la ĉina ekonomio, pri politiko de la ĉina ekonomio fronte al la financa krizo, kaj pri dungigo, industria revigligo, scienca kreivo, socia garantio, edukado, medicina servo...