Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ambasadora edzino en Ĉinio

de XIAO YUN
La geedzoj Wright en Tibeto

S-ino Carol S. Wright, edzino de s-ro Robert Wright, eksa ambasadoro de Kanado en Ĉinio, venis en Ĉinion kune kun sia edzo en 2005. Ŝi amas la landon kun pli-ol-5000-jara kulturo. En la sekvantaj jaroj ŝi vizitis Ŝanhajon, Sichuan, Guangdong, Guangxi, Gansu, Qinghai, Tibeton kaj aliajn 11 provincojn kaj municipojn de Ĉinio.

S-ino Wright laŭdis la variajn topografion kaj geomorfologion de Ĉinio kaj ĝiajn bundajn naciajn kulturojn. En Tibeto ŝi estis kortuŝita de pieco de lokanoj al la religio. Ŝi diris: “Kvankam tie etendiĝas altebenaĵo, tamen la tieaj popolanoj riĉe vivas kaj pace laboras. Ili estas bonkoraj al aliaj kaj piaj al la kredo. Tie regas sankteco.” S-ino Wright diris, ke ŝi preferas urbetojn de Ĉinio al ĝiaj urbegoj. Por ŝi estas ĝojiga afero manĝi kaj babili kune kun lokanoj en vilaĝoj de nacimalplimultoj. Ŝi ŝerce diris: “Mia edzo parolas en gravaj okazoj, kaj mi nur tie.”

“Kiu urbo pli plaĉas al vi?” mi ŝin demandis kun scivolemo. S-ino Wright respondis post momenta pripensado: “En Ŝanhajo regas pompeco, dum en Hongkong facilas la homa vivo, ĉar tie tre multas anglalingvo-parolantoj… sed, mi pensas, ke mi plej ŝatas Pekinon kun kaj moderna oportuneco kaj densa kultura etoso. Je ĝi mi enamiĝis iom post iom.” S-ino Wright diris, ke ŝi plej ŝatas la Ĉielan Altaron de Pekino. Ĉiumatene multaj homoj sin ekzercas tie, iuj faras Tajĝiĉŭan-ludadon, aliaj kantas pekinan operon, triaj svingas spadon ktp. Ankaŭ ŝi ŝatas Tajĝiĉŭan-ludadon kaj adoras la instruiston, kiu lernigas al ŝi la ludadon. Ŝi diris kun fiero, ke ŝia instruisto estis unu el la reĝisoroj de Tajĝiĉŭan-prezento en malfermo de la Pekinaj Olimpikoj. S-ino Wright ŝatas ankaŭ ĉinajn pentraĵojn. Kvankam ŝi ĉiam modestas pri sia pikturo, tamen mi ne povis min deteni de aplaŭdado, vidinte ŝian pentraĵon pri versimilaj birdoj kaj floroj.

S-ino Wright havas detalan tagordon en Pekino, kaj la de ŝi plej atendata estas diversaj kursoj okazigitaj de la pekina societo internacia. La kursoj regule funkcias en diverslandaj ambasadorejoj en Ĉinio speciale por konigi la kulturon, historion kaj nunan situacion de Ĉinio al alilandanoj en Pekino. Pere de tiuj kursoj s-ino Wright konis ne nur ĉinajn dramojn kaj grandan pandon, nacian trezoron de Ĉinio, sed ankaŭ iom pri urbo-konstruado de Ĉinio, san-stato de ĉinoj, serioza manko de akvo en Ĉinio kaj pri aliaj komplikaj problemoj. Tiuj kursoj plaĉas al s-ino Wright. Ŝi opinias, ke estas ege signifoplena, ke oni konas de alia flanko kiel ĉinoj malkovris kaj solvis la problemojn.

Al s-ino Wright ege plaĉas ĉinaj manĝaĵoj. Ŝi gustumis apartajn frandaĵojn de diversaj lokoj de Ĉinio. Ŝi diris: “Mi ne povas toleri pikajn manĝaĵojn, tamen mi tre ŝatas akragustajn manĝaĵojn de Sichuan.” Ŝi menciis speciale lokajn fiŝknelojn manĝitajn en Fuzhou, Fujian-provinco. “Nun mi ankoraŭ memoras ĝian bonguston.” Por ŝi ne forgeseblas ankaŭ la pekina rostita anaso kaj ĝjaŭzi-oj. Ŝi diris, ke ŝi kaj ŝia edzo regule iras al restoracio de ĝjaŭzi-oj. Teo estas ĉiutaga bezonaĵo de s-ino Wright. Ŝi ofte vizitas faman te-urbeton Maliandao de Pekino por aĉetado kaj al ŝi plej plaĉas Wulong-teo.

Krome, ŝi havas hobion kolekti malgrandajn objektojn kun ĉinaj trajtoj. Montrante la objekton sur tablo similan al Ding-o (tripieda vazo el bronzo), ŝi diris al mi, ke ĝin ŝi aĉetis en la libera foiro Panjiayuan por kristonaska donaco al la edzo. Ŝi paradis kun gajeco per la de ŝi kolektitaj ĉinaj objektoj, kiaj vazoj kun gravuritaj umefloroj kaj bambuoj kaj fera skatolo ĉina poemo sur si.

S-ino Wright diris: “Ĉinio estas granda lando. Mi havas grandan honoron koni ĝin kaj ĝian popolon. La amikeco inter Kanado kaj Ĉinio estas longdaŭra. Nuntempe, en multaj provincoj kaj urboj de Kanado vivas kaj laboras ĉinoj, kiuj faras gravan kontribuon al disvolvo de Kanado. Mi deziras, ke la amikeco inter la du landoj longe vivu.”