Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Alilandaj diplomatoj en Xinjiang post la evento de la 5-a de julio

de SHADATI

Posttagmeze de la 10-a de aŭgusto, 2009, invitite de la registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diplomatoj de 26 landoj kaj regionoj en Ĉinio veturis al Urumqi. En la 5 tagoj ili vizitos Xinjiang por koni la tiean ekonomian socion kaj veran staton de la evento de la 5-a de julio.

Nur Bekri akceptas vizitgrupon de diverslandaj diplomatoj en Ĉinio.

S-ro Nur Bekri, prezidanto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, akceptis la vizitgrupon la 10-an de aŭgusto. S-ro Nur Bekri diris, ke la evento estis farita de nur malmulte da teroristoj, kiuj ne povas reprezenti la Xinjiang-an popolon nek la vastan amason de islamanoj. La tri fortoj, t.e. religiaj ekstremistoj, naciaj secesistoj kaj internaciaj teroristoj, kiuj agadas cele spliti la patrion kaj detrui la unuecon de Xinjiang, estas la komuna malamiko ne nur de la popoloj de ĉiuj nacioj de Ĉinio, sed ankaŭ de la internacia socio. Dum la evento de la 5-a de julio neniu religiano partoprenis la perfortajn krimojn. Tuj post la evento religianoj kaj popolamasoj de la nacimalplimultoj leviĝis por riproĉi, kondamni tiun perfortaĵon. Tio montras, ke la nacia kaj religia politikoj de Ĉinio konformas al la ĉina realo kaj estas bonvenaj al la popolo. Perforto ja estas permesata en neniu leĝa lando.

Estro de la vizitgrupo, s-ro Nolana Ta Ama, ambasadoro de Togolando en Ĉinio, diris: "La vizito donis al ni la ŝancon montri nian subtenon kaj amikecon al la Xinjiang-a popolo post la evento de la 5-a de julio kaj admiron al la Xinjiang-a popolo pro ĝia kvietigo de la perforta evento.” Li diris, ke la centra registaro de Ĉinio kaj loka registaro de Xinjiang kun alta sindeteno, rapide subpremis la eventon per decidemaj rimedoj. Registaroj de multaj landoj montras komprenon kaj subtenon al la ĉina registaro pro ĝia agado kaj prenitaj rimedoj kaj deziras plue informiĝi pri la vera stato de la evento. Li diris, ke perforto povas solvi neniun problemon kaj ĝi povas nur akrigi la kontraŭstaron. Neniu registaro en la mondo povas toleri la tri fortojn, kaj persisti en la politiko pri unu Ĉinio konformas al la interesoj de ĉiuj landoj. La diplomatoj de la vizitgrupo kun ĝojo vidis grandan penadon de la ĉina registaro por akceli la daŭran disvolvon de Xinjiang.

Nur Bekri konigis al la vizitgrupo pri la politika kaj ekonomia stato de Xinjiang en la pasintaj jaroj, ĝia nacia kaj religia politikoj, protekto de la naciaj kulturaj heredaĵoj kaj harmonia kunvivado de diversaj nacioj por kuna konstruo de sia hejmloko. Li diris, ke en la pasintaj 10 jaroj, kiam la centra registaro realigis la strategion pri grandskala ekspluato de la okcidenta parto de Ĉinio, Xinjiang tre rapide disvolviĝis kaj ĝiaj diversnaciaj loĝantoj ricevis grandajn profitojn. En 1998 la totala produktovaloro de Xinjiang estis 110 miliardoj da juanoj, sed en 2008 ĝi estis 420 miliardoj da juanoj kaj la pokapa produktovaloro superis 3000 usonajn dolarojn, dank’ al kio Xinjiang okupas la 11-an lokon en la tuta lando.

La vizitgrupo aŭskultas  raporton pri la fundamenta stato de la nuna Xinjiang.

Li diris, ke Xinjiang atribuis sian rapidan disvolviĝon al la granda subteno de la centra registaro. En la pasintaj 10 jaroj 80% de la konstrua kapitalo de la fundamentaj instalaĵoj de Xinjiang devenis de la financo de la centra registaro, samtempe la lokaj aferoj de sciencoj, edukado, kulturo kaj higieno rapide disvolviĝis. En la pasinta jaro la tuta regiono efektivigis senpagan klerigadon de 9 jaroj kaj 95% de la kamparanoj kaj paŝtistoj partoprenis la novtipan kooperan kuracadon.

Al la vizitgrupo aliĝis diplomatoj de Togolando, Kuvajtio, Egiptio, Neĝerlando, Indonezio, Ugando, Senegalio, Bengalio, Saudi-Arabio, Pakistano, Sirio, Turkio, Afganio, Niĝerio, Araba Ligo, Svedio, Norvegio, Sud-Afriko, Aŭstralio, Moroko, Malajzio, Kirgizio, Eŭropa Komunumo, Papuo-Nov-Gvineo, Gvajano kaj Usono.