Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Financa krizo provas “junan generacion de riĉiĝintoj”

Pri “juna generacio de riĉiĝintoj”

Chen Gentu kaj Chen Junbiao prezentas ĉapelojn nove produktitajn kaj eksportotajn al Eŭropo.

“Juna generacio de riĉiĝintoj” aludas gefilojn de mastroj de privataj entreprenoj, kiuj riĉiĝis post kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon pri reformado kaj pordomalfermo. Ili plejparte naskiĝis en la 1980-aj jaroj. Ili kun bonaj vivkondiĉoj ricevas superan edukadon, povas heredi familiajn riĉaĵojn en valoro de cent milionoj da juanoj, kaj havas abundon da sociaj riĉfontoj. Sekve de iom-post-ioma maljuniĝo de iliaj patroj montriĝis la problemo pri tio, kiel la juna generacio daŭrigos la familiajn entreprenojn, kaj tiu homgrupo vekis publikan atenton. Brita Rupert Hoogewerf, aŭtoro de la libro <Listo de 100 riĉuloj de Ĉinio>, diris: “La problemo pri daŭrigo de entreprenoj plievidentiĝis en la provincoj Zhejiang, Guangdong kaj Fujian de Ĉinio, kie privataj entreprenistoj starigis entreprenon relative frue.”

Kiel ili transdonos entreprenon al siaj gefiloj precipe en la tempo, kiam la tuta mondo estas atakata de internacia financa krizo, tio jam fariĝis problemo alfrontata de la entreprenistoj de la unua generacio.
Menciante pri sia filo Chen Junbiao, arĝenthara Chen Gentu, prezidanto de la Zhejiang-a Ĉapela Limigita Korporacio Shunpu diris: “Mi fieras pro mia filo."

Chen Junbiao estas tipa homo de la “juna generacio de riĉiĝintoj”. Post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo en Ĉinio Chen Gentu el kamparana familio jam havigis al si ĉapelfabrikon kaj paperfabrikon, kaj la jara profito de la du fabrikoj superis 20 milionojn da juanoj. Nun Chen Gentu jam konfidis administradon de la entreprenoj al sia filo.

Lerni ekde la simpla laboro

Chen Junbiao naskiĝis en la 1980-aj jaroj kaj ricevis modernan edukadon. En sia infaneco li samkiel alia el la “juna generacio de riĉiĝintoj” ne ŝatis la okupon de sia patro, kaj amis altteknologion, tial li studis fakon pri komputilo en universitato.

Komence de la 1990-aj jaroj komputiloj ankoraŭ ne estis tiel popularaj kiel nun. Oni siatempe enviis tiujn, kiuj havis komputilon eĉ de tipo 286. Chen Junbiao opiniis, ke ĉapelfarado estas malaltnivela metio, tial li firme decidis okupiĝi pri komputilo en la estonteco.

Diplomiĝinte el universitato, malgraŭ kontraŭo de sia patro, li eklaboris en iu kompanio pri softvaro en Ŝanhajo. Dum laborado en la kompanio li profunde komprenis malfacilon de sia patro en entreprenado. “Mia ĉefa tasko estis programado por komputilo. La laboro ne multe bezonas personan kreivecon. Krome, la kompanio ne estas tiel esperplena.” Chen Junbiao diris, ke li iom post iom ekkonis saĝecon de sia patro en la entreprenado.

En la sekvanta jaro li demisiis kaj revenis al sia hejmloko kaj decidis daŭrigi entreprenon de sia patro. Por lerni fundamentan teknikon li laboris en laborejo unu jaron. Li servis kiel laboristo, teknikisto kaj fine laboris kiel administranto de la entrepreno.

“Post unujara praktikado mi iom post iom konvinkiĝis, ke labor-intensa industrio ne reprezentas postiĝon nek malaltan nivelon. La valoro de la teknikaj elementoj en projektado kaj farado de ĉapeloj ne estas malpli alta ol tiu de softvaroj. Krome niaj ĉapoj nun estas vendataj en Eŭropo, Usono, Koreio kaj Japanio,” fiere diris Chen Junbiao.

Malsameco inter la du generacioj

Kvankam Chen Junbiao admiris komercan talenton de sia patro, tamen ankoraŭ restis diferenco inter ili en ideo pri entreprenado.

“Jen mia nomkarto, kaj tiu de mia patro,” diris Chen Junbiao, montrante la du nomkartojn en malsamaj stiloj. Unu estas flava kaj kompostita laŭ eŭropa stilo kaj la alia kun blanka fono kaj nigraj ideogramoj.

“Mia nomkarto estas projektita de mi mem. Mi deziras, ke mia karto kun aparta stilo donos al miaj klientoj profundan impreson.” Chen Junbiao diris, ke li ankaŭ atentas enkondukon de modernaj ideoj pri entreprenado kaj administrado, ekz. plimultigo de vendado per elektronikaj rimedoj. Kvankam la internacia financa krizo iagrade malutilas al eksportado, tamen per retejo de elektronika komerco B2B la kompanio ricevis multe da mendoj kaj iagrade reduktis influon de la krizo al la kompanio.

“Kvankam mi ne tute aprobis la ideojn de mia filo, tamen mi povas percepti lian strebadon, precipe en utiligo de nova teknologio dum la internacia financa krizo. Li ne nur kuraĝas malfermi novan merkaton sed ankaŭ atentas detalojn de kontaktiĝo kun klientoj,” fiere diris Chen Gentu. Li diris: “Mi planas emeritiĝi en la venontaj du aŭ tri jaroj, ĉar miaj gefiloj jam kapablas administri la kompanion.”

“La internacia financa krizo provas la junan generacion de ĉinaj riĉiĝintoj en la administrado de entreprenoj. La unuageneraciaj privataj entreprenistoj kreskis antaŭ aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo, kaj la cirkonstancoj nunaj kaj pasintaj estas tute malsamaj. Tial nur se la junaj entreprenistoj adaptiĝos al nuntempa konkursa regularo, ili povos bone disvolvi la avantaĝojn de siaj entreprenoj,” diris Hong Zhenning, vicprezidanto de la Wenzhou-a Federacio pri Socisciencaj Rondoj.

Chen Ling, direktoro de la instituto pri familia entreprenado sub Zhejiang-universitato, pozitive taksis la konkurecan povon de la juna generacio. Li diris: “Posteuloj de entreprenistoj pli facile fariĝos entreprenistoj. La etoso de kreado en la familioj, favora edukado kaj eĉ geno ludas sian rolon en elbako de elstaraj entreprenistoj. Heredante la riĉaĵojn de siaj antaŭuloj, la juna generacio heredis ankaŭ ilian sperton en administrado.” Li kredas, ke la juna generacio certe superos sian antaŭan generacion, se la entreprenoj havos favoran medion kaj bonordan konkurencon.

Esperata moderna heredigo de riĉaĵoj

Nomkartoj de la patro kaj filo

Nemalmultas homoj kiel Chen Junbiao en “juna generacio de riĉiĝintoj”. Chen Ling faris enketon en 8 gubernioj de Zhejiang-provinco kaj trovis, ke inter la 312 entreprenoj enketitaj de li du trionoj estas familiaj entreprenoj. Enketo de Rupert Hoogewerf diris, ke en la venontaj 10-15 jaroj la nombro de familiaj entreprenoj transdonotaj al juna generacio superos tiun en ĉiu ajn tempo de la pasinteco kaj sekve de tio la problemo pri heredigo kaj transdono de riĉaĵoj estos pli kaj pli elstaraj. La averaĝa aĝo de personoj, kiuj aperis en <Listo de 100 riĉuloj de Ĉinio>, estas 46 jaroj. Laŭ ĉina regulo oni emeritiĝas en la aĝo de 55-60 jaroj, kaj pro tio en la venontaj 10-20-jaroj granda nombro da mastroj de la privataj entreprenoj transdonos sian entreprenon al junuloj.

Sed ne ĉiuj privataj entreprenoj povas glate plenumi la transdonadon. Trafe diris Zheng Chen’ai, prezidanto de la Konfekcia Asocio de Wenzhou: "Multe da junuloj ne volas heredi la entreprenojn de sia patra generacio, ekz. en Wenzhou de Zhejiang-provinco plejparto de la familiaj entreprenoj okupiĝas pri prilaborado de vestoj, ŝuoj kaj ĉapoj. Gefiloj de multaj entreprenistoj estis bone edukitaj kaj kapablas administri entreprenojn altteknologiajn. Sola filino de Zheng Chen’ai laboras kiel projektistino de afiŝoj. “Junuloj ŝatas modajn okupojn, ekz. interreton, arton ktp,” diris Zheng Chen’ai.

Wang Xinfu, vicprezidanto de la asocio, diris: “Nun multe da privataj entreprenoj de nia lando ne estas maturaj kaj mankas al ili modelo por heredigi la riĉaĵojn.”

Krom riĉaĵoj, pli gravaj estas heredigo de administra sperto, socia respondeco kaj konscio pri bonfareco. En la 19-a de februaro 2009 Cao Dewang, prezidanto de direkcio de Vitra Korporacio Fuyao en Fujian, anoncis, ke Cao-familio starigos bonfaran fonduson per 70 procentoj da akcioj posedataj en la korporacio (ĉ. 4.3 miliardoj da juanoj) destinitan por helpi malriĉajn lernantojn, kontraŭ katastrofoj, malfaciloj kaj urĝaj okazaĵoj, kaj por religiaj kaj aliaj bonfaraj aferoj.