 53-jara
Xu Erqi estas teknikisto de la malnova ŝuo-butiko Neiliansheng en
Pekino. Li eklaboris tie marte de 1972, fininte sian lernadon en
mezlernejo. Nun li estas veterana metiisto de ŝufarado en la butiko
kaj liaj kolegoj traktas lin ĉian kun granda respekto.
La laboro de majstro Xu estas kudri ŝuo-dorson al la
plandumo. Tio estas unu el la pli ol 90 teknikaj procezoj tradiciaj
de ŝuofarado en la butiko. La laboro ŝajnas simpla, tamen postulas
tre delikatan lertecon. En la tuta procezo teknikisto devas striktigi
ŝuformilon, por ke la ŝudorso estu ebena kaj konvena; la kudreroj
devas esti bonorde faritaj kaj la ŝudorso -- ŝvelronda kaj kompakte
ligita kun la plandumo.
“Komence de mia metilernado ĉiutage mi ekzercis min
per fundamenta ekzerciteco dum la ok-hora laboro. Mia motivo estis
simpla, ke mi laboru diligente kaj honeste en la butiko anstataŭ
iri al kamparo por terkulturado.” Xu rememoris.
Krom lernado de mastroj, li eltrovis serion da metodoj
por altigi rezulton de la laboro. Ekzemple li proponis fari alenon
kurba kaj plata por faciligi la kudradon. Post du-jara lernado li
kaj aliaj pli ol 80 metilernantoj fariĝis oficialaj laboristoj de
la butiko.
De depresio al reprosperiĝo
Komence de la reformado kaj pordo-malfermo en 1978 plejparto
de la entreprenoj prosperiĝis, sed tiuj de manfarado de tolaj ŝuoj
depresiiĝis pro furoro de ledaj ŝuoj.
“Ledaj ŝuoj estas faritaj per maŝinoj, dum niaj tolaj
-- per la manoj. Ĉiutage mi povas fari nur du parojn, kaj ni tute
ne povas konkurenci kun fabrikoj de ledaj ŝuoj,” diris Xu.
Vizaĝe al tia situacio multaj liaj kolegoj aliĝis al
fabrikoj de ledaj ŝuoj. Tiam juna Xu estis ege maltrankvila pro
sia estonteco.
Sed fine li restis en la butiko pro tio, ke li amas
tiun ĉi metion kaj plie lia edzino laboras en la sama butiko. En
1985, la 30-jara Xu edziĝis al sia kolegino je 4 jaroj pli juna
ol li.
Meze de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento reprosperiĝis
fabrikoj de tolaj ŝuoj. Xu daŭre laboris sur sia posteno kaj ekhavis
metilernantojn. Lia monata salajro altiĝis de 17.08 juanoj al pli
ol 700 juanoj. En la plej prospera periodo iuj samprofesiuloj volis
venigi lin al sia entrepreno, kie oni povas ricevi pli altan laborpagon.
Nun nur du el liaj kunlernantoj daŭre laboras en la
butiko. Xu diris, “Mi preferas la metion, por kiu mi laboris multajn
jarojn ĉi tie kun profunda amo. Ĉi tie estas bona labormedio, mi
kaj miaj kolegoj laboras en ĝojo kaj harmonio.”
Nova travivaĵo de la veterana ŝuisto
En 2001 la ŝuo-butiko Neiliansheng, fondita en 1853
kiel metiejo de ŝuo-manfarado speciale por oficistoj kaj korteganoj
de la dinastio Qing kaj parencoj de imperiestro, faris al si restrukturadon
de la akcia sistemo. La butikon anstataŭis la kompanio kun limigita
respondeco, kaj pli ol cent laboristoj fariĝis ĝiaj akciuloj.
“Tiam ni ne sciis, kio estas akcia sistemo, tamen ni
zorgis nur pri laborpago pliigita en la jarfino.” La ideo de Xu
estis simpla kaj honesta, tamen montras deziron de la laboristoj.
Li diris, ke post kelkaj jaroj evidentiĝis la efikeco
de la restrukturado; la salajro altiĝis al pli ol 2 mil juanoj monate,
kaj oni ricevis kromsalajron kaj ĉiutagajn bezonaĵojn okaze de la
novjaro aŭ festoj kaj ankaŭ dividenton ĉe la jarfino. Krome, pluraj
ŝanĝiĝoj de la butiko tre favoris la laboristojn, ekzemple nun la
butiko klimatizis ĉiujn laborejojn, disdonas kompletojn da laborvestoj
ĉiujare kaj liveras nutroriĉajn tagmanĝojn; la tieaj laboristoj
rajtas doni al la kompanio opiniojn aŭ proponojn pere de diversaj
kanaloj.
Same kiel aliaj malnovaj firmaoj, Neiliansheng alfrontis
la problemon kiel heredigi la tradiciajn teknologiojn konforme al
la merkato.
“Laŭ la tradicio de Pekino oni faris la plandumojn el uzitaj tolpecoj,
tial la plandumoj estis malmolaj, sed nun oni faras tion el nova
tolo, tial la faritaj ŝuoj estas pli komfortaj kaj konformas al
la merkata bezono. Antaŭ kelkaj jaroj la kompanio fondis dezajnistan
grupon por fari modajn ŝuojn kun ledaj plandumoj, tiujn el tolo
kaj aliajn novajn produktaĵojn. La ideoj estas tre bonaj, tamen
ekzistas nemalmultaj malfaciloj por efektivigo. La kerna kaŭzo kuŝas
en interkomunikado kaj kunlaboro,” Xu Erqi daŭrigis, “Ekzemple sandaloj
dezajnitaj de la grupo estas kolor-plaĉaj en moda fasono, tamen
malsame ol la kutimaj ŝuoj el tolo, la sandaloj ne tute kovras la
piedodorsojn, tial ni devas perfektigi teknologion de la kudrado
de la plandumoj por maksimume efektivigi la dezajnadon.”
Por li la plej fierinda afero estas fari donacon al
la hejmloko. Li proponis kaj permane faris kune kun tri kolegoj
tolajn ŝuojn kun desegnoj de la Kvin Olimpikaj Ringoj kaj emblemo
de la Pekinaj Olimpikoj broditaj sur la plandumoj omaĝe al la soleno
je unu jaro antaŭ la inaŭguro de la Olimpikoj. Parolante pri la
origina intenco de la ŝuo-farado, li diris, ke li volas fari ion
por la Olimpikoj.
Post du jaroj Xu emeritiĝos, tamen li ne maltrankvilas
pri heredado de la metio, “Mi gvidas kelkajn lernantojn junajn kaj
tre lernemajn. La metion ili plue daŭrigos. Tion mi kredas.”
Li ne havas specifan planon pri la vivo post emeritiĝo,
sed li deziras sane vivi kaj daŭrigi sian hobion pri kulturado de
floroj kaj bredado de birdoj kaj fiŝoj.
|