Ĝis la 17-a horo de la 2-a de marto la dua sesio de
la 11-a ĈPPIK ricevis entute 296 proponojn.
La proponoj “perfektigo de la sistemo pri financa kontrolo
kaj redukto de financa risko”, “starigo de nova modelo de politika
asekuro de agrikulturo”, “ellaboro de regularo pri socia asekuro
por kamparanoj perdintaj kampojn”, “akcelo de antaǔlernejaĝa edukado”
kaj aliaj estis prezentitaj de ĈPPIK-membroj antaǔ la inaǔguro de
la 2-a sesio.
Influate de la internacia financa krizo de la pasinta
jaro la ĉina ekonomio suferas de grandaj malfaciloj kaj laborigo
ne facilas. La propono “laborigo influata de la internacia financa
krizo", prezentita de la centra komitato de la Partio Zhigong
de Ĉinio, montras, ke laborigo de diplomitoj el altlernejoj kaj
laborantoj el kamparo jam fariĝis grava problemo, kaj je tio oni
faris multajn proponojn.
Estas multe atentataj de la membroj de la konferenco
la problemoj pri komerco kaj financo, urba kaj kampara konstruado,
politiko kaj leĝoj, kuracado kaj sanigo, homa bonstatigo, edukado
ktp. Krome, estas atentataj de ili ankaǔ kultura propagando, sciencoj
kaj teknologioj, agrikulturo kaj forstokulturo . Nun oni daǔre prezentas
siajn proponojn.
|