Akceptante intervjuon de raportisto el la ĉina Xinhua
Novaĵ-Agentejo, Gennady Krivosheev, estro de la pekina filio de
la rusa novaĵ-agentejo Interfax, diris: “Mi estas tre kontenta pri
la malfermeco de la du sesioj. Laboro de la informcentro de la du
sesioj estas aktiva kaj efika, kaj helpate de ĝi eksterlandaj raportistoj
povas intervjui facile reprezentantojn de la Tutlanda Popola Kongreso
kaj membrojn de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco.”
Krivosheev trifoje laboris en Ĉinio, entute 14 jarojn.
Kiel raportisto de la sovetia novaĵ-agentejo ITAR-TASS li laboris
unuafoje en Ĉinio en 1978-1983, kaj duafoje en 1986-1990. Februare
de 2004 li triafoje venis al Ĉinio. Li diris: "Antaŭ 2004 la
sesioj de TPK kaj ĈPPIK ne estis tiel malfermaj al fremdlandaj vehikloj
kiel nun. Mia raportado al la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK en vera
senco komenciĝis en 2004.”
Krivosheev lernis la ĉinan lingvon en la Normala Kolegio
de Chita kvin jarojn. Post trifoja laborado en Ĉinio li povas libere
babili kun ĉinoj en la ĉina lingvo. Pro la flua ĉina lingvo, bona
kompreno pri Ĉinio kaj afableco li ofte estas intervjuata de ĉinaj
raportistoj dum la sesioj de TPK kaj ĈPPIK.
Krivosheev diris, ke la internacia financa krizo vastiĝas
plue. Ĝi influos la ĉinan ekonomion, precipe la eksportadon. Tial
la ĉefa temo de la ĉi-jaraj du sesioj estos ekonomio. “Nun la ĉina
ekonomio multe influas la mondan ekonomion. Kiajn kontraŭrimedojn
Ĉinio prenos al la internacia financa krizo? Tio estas multe atentata
de la tuta mondo, kompreneble ankaŭ de rusaj raportistoj.” Li diris,
ke ankaŭ la dungiĝo de kamparanoj en urboj kaj urbetanoj estas tre
atentata, ĉar tio koncernas stabilecon de la socio.
“Kiel la plej influa neregistara novaĵ-agentejo en
Rusio, Interfax raportas ĉefe pri ekonomio. Pri ĉi-jaraj du sesioj
mi raportos ĉefe la rimedojn prenotajn de Ĉinio por trakti la financan
krizon,” diris Krivosheev. Tri raportistoj de la pekina filio de
Interfax kaj raportistoj de la ŝanhaja filio faros raporton pri
la sesioj.
Krivosheev diris, ke ĉi-jare li ĉefe atentos la enhavon
de la raporto pri registara laboro kaj la gazetarajn konferencojn
de la Ĉina Popola Banko, la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono
kaj la Financa Ministerio. “Mi certe ĉeestos la gazetarajn konferencojn
okazigotajn por ĉinaj ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj.”
Li diris, se li havus ŝancon fari demandon al la ĉefministro, li
plej volas demandi: Ĉu la ĉinaj rimedoj por grandigi la enlandajn
konsumojn estas efikaj? Kian planon Ĉinio havos por pligrandigi
la enlandajn konsumojn? Kiel Ĉinio kaj Rusio starigos efikan sistemon
por garantii pluan disvolvadon de energia kunlaboro? Li volas demandi
la ministron pri eksteraj aferoj: Kiel Rusio kaj Ĉinio intensigos
kunlaboron sur la internacia scenejo?
|