|   En 
              la lastaj 30 jaroj Ĉinio plenumis la historian trapason de la "fermiteco" 
              al la "malfermiteco". Ŝanĝoj de identeca atestilo de la 
              civitanoj reflektas progreson de la ĉina socio kaj civitanaj rajtoj.  Kiel vi identigas vin mem dum vojaĝo? Por nunaj ĉinoj 
              la unua reago estas montri la identeckarton. Tamen antaǔ la 80-aj 
              jaroj de la pasinta jarcento ĉinoj kunportis kun si dum vojaĝo la 
              rekomendan leteron skribitan de koncerna instanco aǔ organizo por 
              sin identigi. Kvankam ĝi estis simpla papero, tamen sen tiu ĉi letero 
              oni tute ne povis vojaĝi nek kontaktiĝi kun koncernaj institucioj.  Sekve de profundiĝo de reformado kaj pordo-malfermo 
              ĉinoj ekhavis deziron ofte vojaĝi al aliaj lokoj por laboro aŭ turismo, 
              kaj pro tio ŝanceliĝis la administra metodo enfermita. En 1985 Ĉinio 
              komencis praktiki la novan sistemon, ke ĉiu civitano havu sian propran 
              identeckarton, tio oportunas kaj al individuo kaj al administrado. 
              En Ĉinio la registrita loĝanteco ankoraŭ gravas por administrado 
              de la registritaj loĝantoj, tamen la malnova administra sistemo 
              ŝanĝiĝis. Identeckarto, atestilo por portempa loĝado kaj loĝkarto 
              estas vaste uzataj por homoj loĝantaj ekster la hejmloko.   Dank’ 
              al disvolviĝo de ekonomio ĉinoj ekhavis privitan aǔton kaj ekvojaĝis 
              eksterlanden, tial aǔtostira licenco kaj pasporto eniris en la vivon 
              de ordinaraj homoj, kaj ankaŭ ili povas identigi ĉinajn civitanojn 
              de diversaj anguloj.  En la pasintaj 30 jaroj ĉinoj iris de kamparo al urboj 
              kaj de naskiĝlando al fremdlando. Migrado de ĉinoj nun estas tute 
              ordinara afero. Granda ŝanĝo evidentiĝas ankaŭ sur la papero identiganta 
              civitanon.
     |