Zhu Shouchen, vicdirektoro de la informejo de la du
sesioj kaj sekretario de la sekretariato de la Ĵurnalista Asocio
de Ĉinio, diris, ke ĉi-jare al la du sesioj venis fremdlandaj raporteroj
el la kvin kontinentoj, inter kiuj plimultiĝis tiuj el ĉefaj amaskomunikiloj,
ekzemple Reuters, AFP kaj Bloomberg. Zhu Shouchen analizis, ke la
internacia socio kaj la monda gazetaro pli atentas Ĉinion kaj ĝiajn
du sesiojn pro rapida disvolviĝo de ĝia ekonomio kaj leviĝo de ĝia
pozicio internacie.
|