La 1-an de marto Zhao Qizheng, membro de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj proparolanto de la
dua sesio de la 11-a ĈPPIK, diris, ke la ĉi-jara sesio estos ŝparema,
mediprotekta kaj altefika.
Zhao diris, ke en la pasintaj 5-6 jaroj la plej longa
sesio daǔris 12 tagojn kaj la plej mallonga 9.5 tagojn. Por ŝparado
la ĉi-jara sesio estos mallongigita al 9 tagoj. Krome, oni loĝigos
la ĉeestantojn en hotelojn proksimajn de la kunvenejo por redukti
trafikan koston.
Li emfazis, ke la plej granda ŝparo estas en altefika
aranĝado de la administraj aferoj de la sesio. Dum la sesio oni
ricevos milojn da proponoj el ĈPPIK-membroj. Laborantoj respondecaj
pri administraj aferoj de la sesio klasos la proponojn laǔ iliaj
enhavoj por altigi la efikecon. Krome, por malpliigi disdonon kaj
printadon de dokumentoj oni laŭeble pasigos la dokumentojn en komputilojn
de ĉiuj ĈPPIK-membroj. Nun en la hotelaj ĉambroj, kie loĝas la membroj
oni ne liveras tualetaĵojn destinitajn por unufoja uzo.
Zhao diris, ke la internacia financa krizo estas aparte
atentata. La proponoj de ĈPPIK-membroj temas ĉefe pri la influo
de la krizo al la ĉina ekonomio, ĉinaj kontraŭrimedoj, laborigo,
industria revigligo, scienca kaj teknika kreiveco, socia garantio,
edukado kaj medicino.
|