Ĉi-jare, anstataŭ dika dokumentujo, TPK-reprezentantoj
kaj ĈPPIK-membroj ricevis ĉe sia registrado porteblan komputilon
kaj U-diskon kun memorkapablo de 2GB, en kiu troveblas ne nur materialoj
pri la sesioj de ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK, sed ankaŭ tiuj pri la pasintaj,
tiamaniere oni povas ŝpari multajn paperojn. Post la sesioj, la
komputiloj kaj U-diskoj estos kolektitoj por alia uzo. Sur la tabloj
de la kunvenejoj estas mediprotektaj krajonoj faritaj el malnovaj
ĵurnaloj kaj reproduktita papero. La kopiaj paperoj devas esti uzitaj
je la du flankoj, ankaŭ la uzitaj paperoj devas esti kolektitaj
por reuzado.
En
la dormo-ĉambroj de la kunvenantoj unufojaj tualetaĵoj estas anstataŭigitaj
per dentobroso kaj mantuko reuzeblaj. Krome, tie funkcias ankaŭ
akvo-ŝpara instalaĵo. En la publikaj partoj de la kunvenejoj, oni
uzas elektro-ŝparajn lampojn, kaj en la kuirejoj oni nature degeligas
frostigitajn manĝajojn. Sur manĝo-tabloj estas multaj kusenoj por
protekti la tablotukon kontraŭ poluado.
|