Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Mildigi la mondan ekonomian krizon per altigo de konsumado de ĉinoj

Ĉi jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) prezentos rimedojn de la ĉina registaro por subteni familiojn suferantajn de la ekonomia depresio kaj akceli konsumadon.

Usono kaj aliaj landoj alte atentas politikojn ellaborotajn en la jarkunveno, ĉar ili esperas, ke Ĉinio mildigos la mondan ekonomian krizon per altigo de la konsuma kapablo de sia popolo. Ekonomikistoj diris, ke por realigi tiun ĉi celon, la ĉina registaro devas investi pli da mono en medicina servo, edukado kaj socia bonstatigo por ke ĉinoj kuraĝe faru konsumadon, anstataǔ deponi monon en bankoj.

Eswar S. Prasad, profesoro de la universitato Cornell kaj eksrespondeculo de la ĉina sekcio de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke Ĉinio posedas riĉfontojn por stimuli la ekonomion kaj ŝanĝi ĝian naviglinion; la grandioza plano publikigita de Ĉinio pri sociaj elspezoj povos trankviligi ĉinajn konsumantojn kaj nuligi iom da antaǔtimo alportita de la krizo.

Ekonomikistoj diris, ke pliigo de la elspezo en socia servo ne nur helpos familiojn, kiuj perdis laboron kaj enspezon, sed ankaǔ faras bazon por ekonomia kreskado. Laǔ kalkulo, por starigi la socian bonstatigan sistemon favoran al ĉiuj civitanoj Ĉinio asignos 2600 miliardojn da juanoj en la unua periodo antaǔ la jaro 2012 kaj 5740 miliardojn antaǔ 2020.