La
3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la dua sesio de la 11-a Tutlanda
Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Pro
la monda financa krizo, fremdlandaj amaskomunikiloj multe raportis
tiun ĉi konferencon, precipe la rimedojn alprenotajn de Ĉinio por
akceli la nacian ekonomion kaj socian stabilecon.
La 3-an de marto la Usona Asociita Gazetaro raportis,
ke tio estas la unuafoja TPK kaj ĈPPIK post eksplodo de la monda
financa krizo en la pasinta jaro, la rimedoj publikigotaj por akceli
kreskadon de la ĉina ekonomio estas vaste atentataj. La konferenco
varme diskutos pri laborigo, socia garantio, edukado, mediprotektado
ktp.
La brita novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke ekonomio
kaj garantio de socia stabileco estas ĉefa temo de TPK kaj ĈPPIK.
Ĝi citis vortojn de ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin, ke alfronte al
komplika kaj serioza situacio de ekonomio, oni devas "penadi
por akceli plibonigon de la popola vivo, harmonion kaj stabilecon
de la socio."
Franca novaĵ-agentejo raportis, ke TPK kaj ĈPPIK celos
realigon de la plano kun la sumo de 4 mil miliardoj da juanoj (ĉ.
7 juanoj = 1 usona dolaro) por akceli la ekonomian kreskadon kaj
socian stabilecon.
Japana amaskomunikilo Kyodo News raportis, ke 2009 estas
la 60-a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio, en tiu ĉi jaro
tenado de ekonomia kreskado kaj socia stabileco estas grava celo
de Ĉinio. ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin emfazis en la inaŭguro de
la 2-a sesio de la 11-a ĈPPIK, ke Ĉinio devas daŭrigi stabilan kaj
rapidan kreskadon de ekonomio.
La ĵurnalo de Japana Ekonimia Novaĵo raportis en la
2-a de marto, ke malhelpate de la monda financa krizo, ekonomia
politiko fariĝos la plej grava temo de TPK kaj ĈPPIK, ankaŭ traktado
de la rilatoj inter rapida kresko de ekonomio kaj reĝustigo de industria
strukturo estas urĝa afero. "Plibonigo de la popola vivo"
kaj "akcelado de la socia harmonio" fariĝos ĉefaj vortoj
de TPK kaj ĈPPIK, kaj la du sesioj publikigos rimedojn por altigi
enspezon de kamparanoj.
La retejo de "Wall Street Ĵurnalo" en la
ĉina lingvo malfermis rubikon "TPK kaj ĈPPIK". La retejo
raportis en la 2-a de marto, ke laŭ antaŭvido, TPK kaj ĈPPIK aprobos
kelkajn strukturajn rimedojn koncernantajn la popolan vivon, ekzemple,
reformado de la kuraca sistemo, leĝo pri sekureco de manĝaĵoj kaj
pliigo de mon-asigno por la baza soci-garantia sistemo. "Pli
kaj pli klara estos kiel la ĉina registaro efektivigos la publikigitajn
politikojn por stimuli la financon, inkluzive de la investa plano
kun la totala sumo de 4 mil miliardoj da juanoj."
Rusa semajna gazeto "Specialistoj" raportis
en la 2-an de marto, ke la konferenco refoje asertas pri la celo
de ekonomia kresko en 2009, kaj oni faros multon por solvi la problemon
de laborigo. Tio estas signalo por la ĉina popolo, ke ĉinaj ŝtataj
gvidantoj estas fidoplenaj por plenumi sian planon.
|