La 3-an de marto, ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin emfazis
en sia raporto pri laboro de ĈPPIK, ke teni ekonomion en stabila
kaj rapida disvolvo estas ĉefa tasko de la ekonomia laboro en la
kuranta jaro.
Li diris, ke oni devas dediĉi grandan atenton al la
internacia financa krizo, observi la efikon de la politikoj kaj
rimedoj prenitaj por akceli ekonomian disvolvon kaj fari esploradon
en jenaj flankoj: kiel realigi rapidan kreskon de investado; kiel
pliigi la enlandan konsumadon kaj stabiligi la en- kaj eksportan
komercadon; kiel firmigi la bazan pozicion de agrikulturo, disvolvi
modernan agrikulturon kaj akceli kreskon de kamparana enspezo; kiel
subteni disvolvon de mez- kaj malgrandaj entreprenoj, alpreni aktivajn
politikojn pri laborigo; kiel plibonigi industrian strukturon, efike
plenumi la planojn de 10 industrioj kaj plene realigi rimedojn pri
subteno de sciencoj kaj teknologioj; kiel akceli energio-ŝparadon
kaj malmultigon de poluaĵo-ellasado, kaj realigi racian ekspluatadon
kaj utiligon de fueloj kaj materialoj; kiel akceli regionan harmonian
disvolvon, helpi malriĉajn regionojn kaj popolanojn, rapidigi konstruadon
de katastrofitaj lokoj, ktp.
Jia Qinglin diris ankaŭ, ke en la nova jaro, ĈPPIK prezentos
al la registaro siajn proponojn pri traktado de la internacia financa
krizo kaj aliaj gravaj problemoj.
|