Intervjuate, Wan Gang, ĈPPIK-vicprezidanto kaj ministro
de la Ministerio de Sciencoj kaj Teknologioj de Ĉinio, diris, ke
laŭ plano Ĉinio realigos industriigon de sen-poluaĵo-ellasaj aŭtoj
en la venontaj 4-6 jaroj.
Wan Gang diris, ke fuelo-ŝparaj aŭtoj kaj novfuelaj
aŭtoj estas fokuso de la reprosperiga plano de la aŭta industrio.
Alfronte al la pli kaj pli serioza situacio de fueloj
kaj premo de mediprotektado, ĉefaj aŭto-produktaj landoj opinias
pasintjare, ke disvolvo de novfuelaj aŭtoj estas grava rimedo por
altigi aŭto-industrian konkurecon kaj akceli daŭrigeblan disvolvon
de la socia ekonomio. Laŭ konigo de Wan Gang, la ĉina registaro
difinis la celon de disvolvo de sciencoj kaj teknologioj pri fuelo-ŝparaj
kaj novfuelaj aŭtoj, tio postulas, ke Ĉinio realigu industriigon
de aŭtoj kun malmulte da ellasaĵoj en la venontaj 6-8 jaroj. "Nun,
tiu celo estas realigota laŭ la reprosperiga plano de la aŭta industrio
de Ĉinio." En la venontaj 4-6 jaroj, Ĉinio realigos industriigon
de la sen-poluaĵo-ellasaj aŭtoj. Kaj laŭ la nuna situacio, novaj
fueloj estos uzataj en aŭtobusoj.
|