En 2009 Tibeto celebros sian 50-an datrevenon de demokratia
reformado. Qiangba Puncog, prezidanto de la registaro de la Tibeta
Aŭtonoma Regiono, diris intervjuate, ke dank' al la demokratia reformado
Tibeto kreis miraklon havi ŝanĝojn en la pasintaj 50 jaroj efektivigeblajn
antaŭe por mil jaroj.
Qiangba Puncog diris, ke antaŭe la malnova Tibeto estis
regata de feŭda servuta sistemo kun teokratiaj trajtoj, kaj kies
krueleco estis pli forta ol tiu en la mezepoka Eŭropo.
"En
la malnova Tibeto estis neniu ŝoseo, krom la tervojo de Potala-palaco
al Norbulingka. Sed nun la totala longeco de tieaj ŝoseoj jam atingis
48 milojn da kilometroj, 6.7-oble de tiu en 1959." Qiangba
Puncog diris ankaŭ, ke nun en Tibeto, ekzistas ne nur ŝoseoj, sed
ankaŭ 5 flughavenoj konstruataj kaj konstruitaj, funkcias 15 aerlinioj,
kaj la Qinghai-Tibeta Fervojo finis la sen-fervojan historion en
la Tibeta Aŭtonoma Regiono.
Qiangba Puncog diris, ke antaŭ 1959 ekzistis en Tibeto
neniu moderna lernejo.Tiam la servutuloj kaj sklavoj, kiuj konsistigis
95% de la tibeta loĝantaro, ne rajtis esti edukataj, sed nun en
Tibeto jam estas moderna eduka sistemo, ampleksanta la pedagogian,
fundamentan, altlernejan, profesian, specialan kaj adoltulan edukojn.
 "Laŭ
mia propra sperto, Tibeto neniam tiel prosperas kiel nun,"
diris Qiangba Puncog. "En la pasintaj 50 jaroj Tibeto spertis
la plej profundan kaj plej gloran ŝanĝiĝon. La estonteco kaj sorto
de la diversnaciaj popoloj en Tibeto firme ligiĝas kun tiu de la
patrio." Li diris, ke Tibeto estas nedisigebla konsistiga parto
de Ĉinio, kaj ankaŭ grava membro de ĝia granda familio, la tibeta
popolo per sia diligenta laboro kontribuos al reprosperiĝo de la
ĉina nacio.
|