Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Reformado de politika sistemo de Ĉinio konformas al la ĉina stato

La 4-an de marto Li Zhaoxing, proparolanto de la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), diris en la gazetara konferenco, ke la longdaǔra kaj rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio kaj la harmonio kaj stabileco de la socio atestas, ke la reformado de politika sistemo de Ĉinio konformas al la ĉina stato kaj estas ĝenerale adekvata al la postuloj de la disvolviĝo de ekonomio kaj socio.

Li diris, ke ĉina reformado en politika sistemo estas memperfektigo kaj memdisvolvado de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Kompare kun la nova situacio de la disvolviĝo de ekonomio, la reformado de politika sistemo de Ĉinio bezonas pluan perfektiĝon por akomodiĝi al la kreskanta aktiveco de la popolo pri partopreno de politiko; kaj Ĉinio daǔre disvastigos la popolan demokration, disvolvos la bazan demokration kaj plifortigos la patriotan unuecfronton.

Li diris, ke de la pasintaj 30 jaroj post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo TPK persistas en scienca kaj demokratia leĝfarado. Socialisma leĝsistemo kun ĉinaj trajtoj fundamente formiĝis, kontrolado al administra rajto senĉese fortiĝas, la justica justeco estas protektita, la juĝa kaj prokurora sistemoj konformaj al la ĉina stato pli kaj pli perfektiĝas, kaj la konscio de civitanoj pri leĝo kaj nivelo de leĝplenumado de la socio senĉese altiĝas.

Li diris ankaǔ, ke reprezentantoj de TPK venas el popolamasoj kaj tenas rektajn kaj intimajn kontaktojn kun ili.