|    Chen 
              Zhu, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco 
              kaj ministro pri sano de Ĉinio, diris, ke la Ŝtata Konsilantaro 
              de Ĉinio aprobis la projekton pri reformado de medicino kaj investos 
              850 miliardojn da juanoj en la venontaj 3 jaroj por kurac-garantio 
              kaj la medici-serva sistemo. Tio konformas al la ĉina stato kaj 
              utilas al la justeco kaj efikeco.  Chen opinias, ke la investo de 850 miliardoj da juanoj 
              estos uzata unuflanke por la garantia sistemo, kiu nun restas ankoraŭ 
              sur malalta nivelo, kaj aliflanke por la serva sistemo, inkluzive 
              de kuracado, medikamentoj kaj publika higieno. Li diris, ke la proporcio 
              de la investo por la du flankoj estas ankoraŭ en diskutado, tamen 
              la nova koopera kuracado en la kamparo kaj la kuracado en urbetoj 
              estos certe akcentataj.
             |