Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Basang Dunzhu: Stabileco kaj disvolviĝo de Tibeto estas nemankigeblaj unu al la alia

Ĉeestante la 2-an sesion de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), Basang Dunzhu, ĈPPIK-membro kaj vicprezidanto de ĈPPIK de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, emfazis, ke la stabileco kaj disvolviĝo de Tibeto estas tre gravaj kaj nemankigeblaj unu al la alia.

Basang Dunzhu diris: "Nun en Tibeto la ekonomio kreskas, socio estas en stabileco kaj popolanoj vivas feliĉe. Sed oni ankoraŭ frontas al malfacila tasko kontraŭ secesia agado. La centra registaro ĉiam alte atentas Tibeton, kaj en la pasintaj jaroj Tibeto havis grandan disvolvon. Sed kompare kun aliaj lokoj de Ĉinio, Tibeto estas ankoraŭ postiĝinta."

Pri disvolvo de Tibeto en estonteco, Basang Dunzhu diris: "Tibeto bezonas stabilecon kaj ankaŭ disvolvon. Oni devas kiel eble plej baldaŭ riĉigi la popolanojn kaj progresigi la regionon. Tio havigos fortan ekonomian bazon por la stabileco de Tibeto. Tial, stabileco kaj disvolvo de Tibeto estas tre gravaj kaj nemankigeblaj unu al la alia. "