Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Opinioj de retumantoj altiris rigardon de eksterlandaj ĵurnalistoj

Tri retejoj prezentis opiniojn de retumantoj en la unua gazetara konferenco de la du sesioj en la Popola Halo. Tio ne nur fariĝis fokuso atentata de enlandaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ altiris rigardon de eksterlandaj ĵurnalistoj. Prezento de opinioj de retumantoj en la Popola Halo kaj la partopreno de retumantoj pri administrado de la ŝtataj aferoj fariĝis brila punkto de la ĉi-jaraj du sesioj.

Raportisto el japana Azia Novaĵ-Agentejo multfoje raportis pri la du sesioj. Ĉi-jare li unuafoje vidis, ke proparolanto de la du sesioj uzis komputilojn en gazetara konferenco. Kiam li demandis, ĉu populariĝo de la interreto helpas antaŭenpuŝi politikan demokration kaj kontrolon al ŝtataj oficistoj, Zhao Qizheng, proparolanto de la dua sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, respondis: “Disvolvado de la interreto povas akceli la socian progreson, helpi al la registaro publikigi informojn kaj koni opiniojn de retumantoj, tial ni plue disvolvos la interreton. La gazetara grupo kuraĝigas retajn amaskomunikilojn fari surretan intervjuon.”