En la kurantaj Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj Ĉina
Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), oni unuafoje
instalis "Surretan intervjuejon" kaj petis TPK-reprezentojn
kaj ĈPPIK-membrojn komunikiĝi pri fokusaj problemoj kun retumantoj
per interreto.
Intervjuate, Zhu Shouchen, vicestro de la informa centro
de TPK kaj ĈPPIK kaj sekretario de la sekretariejo de la Ĉina Ĵurnalista
Asocio, diris, ke por liveri pli realan servon al vehikloj ĉinaj
kaj alilandaj, krom kolektiva intervjuado, la centro unuafoje fondis
"Surretan intervjuejon" kune kun la Xinhua-a Retejo sub
la Xinhua-a Novaĵ-agentejo, la Popola Retejo sub la Popola Ĵurnalo
kaj aliaj ĉ. 10 retejoj kaj petis TPK-reprezentantojn kaj ĈPPIK-membrojn
rekte komunikiĝi pri fokusaj problemoj kun retumantoj per interreto.
La intervjuoj estas aranĝitaj laŭ la proceso de TPK
kaj ĈPPIK, kaj la temoj inkluzivas de traktado de la financa krizo,
politiko de makroskopa ekonomio, justica justeco ktp. Zhu Shouchen
diris, ke Ĉinio nombras pli ol 300 milionojn da retumantoj, kaj
tio estas la plej granda nombro en la mondo, nun la interreto ludas
pli kaj pli gravan rolon.
|