Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Li Zhaoxing: Disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj de Taiwan-markolo ĝojigas min

La 4-an de marto en la la unua gazetara konferenco de la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso Li Zhaoxing, proparolanto de la sesio, elverŝis sian deziron: “Mi deziras kiel eble plej frue iri rigardi nian belan insulon Taiwan, ĉar mi neniam vizitis ĝin. Tio estas mia revo.”

Li diris, ke en la pasintaj multaj jaroj li ofte pretervole pensis pri la trezora kaj bela Taiwan-insulo dum vojaĝado en aliaj lokoj, ekzemple, kiam li vidis la monton Riyue en Qinghai-provinco, li tuj ekpensis la lagon Riyue en Taiwan.

Li diris, ke antaǔ nelonge, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, klare montris en sia parolo, ke Ĉinio esperas normaliĝon de la ekonomiaj rilatoj inter la du bordoj por antaǔenpuŝi sistemigon de la ekonomia kunlaboro, kaj por tio la ĉeftero de Ĉinio volas kontaktiĝi kaj interkonsiliĝi kun Taiwan.