Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


La centra financo de Ĉinio asignos 130 miliardojn da juanoj por rekonstruado post tertremo

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara laborraporto farita en la 5-a de marto dum la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, ke oni devas doni plenan atenton al realigo de la ĝenerala projekto pri rekonstruado post tertremo kaj por tio la centra financo asignos 130 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).

Wen Jiabao diris, ke la registaro rapidigos konstruadon de loĝejoj de suferantoj de la tertremo en urboj kaj kamparoj por ke antaŭ la fino de la kuranta jaro ĉiuj suferantoj de la tertremo enloĝigu en novajn loĝejojn, rapidigos konstruadon de lernejoj en la tertremitaj lokoj por ke 95% de la tieaj lernantoj lernu en fortikaj domoj. Oni daŭre akcelos konstruadon de trafikaj, tele-komunikaj, energiaj kaj akvoutiligaj instalaĵoj. Krome, oni devas bone labori por preventado kontraŭ geologiaj katastrofoj, ekologia revigligo, media bonordigo kaj reuzado de la agroj detruitaj en la tertremo. Kun alpreno de rimedoj por reĝustigi kaj reprosperigi industriojn, oni rapidigos rekonstruadon kaj disvolvon de industrioj en la tertremitaj lokoj. Krome, oni devas ankaŭ bone trakti la helpadon de aliaj lokoj kaj specialan helpon kaj bone administri la donacitajn kapitalon kaj materialojn. Oni devas intensigi rekonstruadon en tertremitaj lokoj kaj fari ĉion eblan por plenumi la taskojn en du jaroj (laŭ la plano oni devas fini ilin en tri jaroj), por ke la suferantoj de la tertremo vivu pli feliĉan vivon.