Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara
raporto, ke en la jaro 2009, la centra registaro investos entute
908 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).
Wen Jiabao diris, ke tiu ĉi investo estos destinita
por plibonigo de la popola vivo, inkluzive de loĝ-garantiado, edukado,
kuracado kaj kulturo, por fuelo-ŝparado kaj konstruado de ekologia
mediprotektado, por plibonigo de teknologioj, kreo de novaj sciencoj
kaj teknikoj, por konstruado de fervojoj, ekspresaj aŭtovojoj kaj
akvo-utiligaj instalaĵoj, kaj por rekonstruado en la regionoj suferintaj
de tertremo.
Li akcentis, ke la investo de la registaro estos uzita
nepre en la plej ŝlosilaj kampoj kontraŭ la financa krizo kaj en
feblaj ĉeneroj en ekonomia kaj socia evoluo, sed ne en ordinaraj
prilaboraj industrioj. Oni devas esplori kaj ellabori politikojn
favorajn por kuraĝigi kaj gvidi socian investadon, kaj konduki pere
de informo-publikigo sociajn investojn al la kampoj konformaj al
la ŝtata politiko pri industrioj kaj kuraĝigi entreprenojn multigi
investojn al esplorado kaj renovigo de teknikoj.
|