Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara
raporto, ke la centra financo aranĝos en la kuranta jaro 716.1 miliardojn
da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por la agrikulturo, kamparanoj
kaj kamparo, tiu ĉi sumo je 120.6 miliardoj da juanoj pli multas
ol tiu de la pasinta jaro.
Wen Jiabao diris ankaŭ, ke en la jaro 2008, la centra
financo investis 595.5 miliardojn da juanoj por la agrikulturo,
kamparanoj kaj kamparo, la sumo je 163.7 miliardoj da juanoj pli
multas ol tiu de 2007 kaj altiĝis je 37.9 % kompare kun tiu en 2007.
El la sumo 103 miliardoj da juanoj estis uzitaj por la subvencio
al greno-kulturado, sintezaj agrikulturo-produktaj materialoj, uzado
de selektitaj semoj kaj aĉetado de agrikulturaj maŝinoj, duoble
de tiu de 2007.
|