 La
ŝanĝiĝoj de la trafiko de Ĉinio en la pasintaj 30 jaroj videblas
tra serio da ciferoj.
La Trafika kaj Transporta Ministerio de Ĉinio publikigis
lastatempe serion da ciferoj:
1. Konstruado de ŝoseoj. De la lastaj 30 jaroj la totala
longeco de ŝoseoj kreskis de 890 mil kilometroj al 3580 mil kilometroj;
la investo pliiĝis de 490 milionoj da juanoj en 1978 al 649 miliardoj
da juanoj en 2007. Je 13 jaroj pli frue realiĝis interligo de la
ŝtataj ŝoseoj kun la totala longeco de 35 mil kilometroj.
2. Konstruado de aǔtovojoj. De 1988, kiam ekfunkciis
la unua aǔtovojo de Ŝanhajo al Jiading, ĝis la fino de 2007 la longeco
de aǔtovojoj superis 54 mil kilometrojn, kaj per tio Ĉinio okupas
la duan lokon tiukampe en la mondo.
3. Konstruado de ŝoseoj en la kamparo. Je la komenco
de reformado kaj pordo-malfermo la ŝoseoj en la kamparo longis 590
mil kilometrojn. Ĝis 2007 la totala longeco de ŝoseoj en la kamparo
atingis 3130 mil kilometrojn. 99% de la gubernioj kaj 88.2% de la
vilaĝoj estas atingeblaj per ŝoseoj.
 4.
Konstruado de pontoj kaj tuneloj. Ĉinio konstruis pontegojn kun
la bazo en profunda akvo kaj grandaj spanoj. En 2007 estis lanĉitaj
du mondnivelaj pontegoj: transmara 36-kilometra pontego super Hangzhou-golfo
kaj Suzhou-Nantong-a pontego super Yangzi-rivero kun la spano mil-metra.
Krome, Ĉinio konstruis longajn tunelojn, ekzemple tiuj tra la montoj
Zhongliang kaj Liupan. 18-kilometra tunelo Qinling-Zhongnansha-a
estis finkonstruita en 2008.
Disvolvo de la konstruado de ŝoseoj ludas gravan rolon
por akceli konstruadon de la unuiĝinta merkato, realigi efikan distribuadon
de materialoj, akordigi regionan disvolvadon, altigi nivelon de
malfermeco, antaǔenpuŝi disvolviĝon de la nacia ekonomio kaj progreson
de la socio. Ŝosea trafiko ankaǔ ŝanĝis ideojn kaj vivmanierojn
de la popolanoj kaj multe altigis ilian vivnivelon.
|