De oktobro 2008 pro manko
de pluvo trosekeco aperas malsamgrade en la norda kaj nordokcidenta
partoj kaj la baseno de la Flava Rivero kaj tiu de Huaihe-rivero
de Ĉinio, kaj tiu en Henan-provinco estas tre serioza. Laŭ la ĝisdata
statistiko en Henan-provinco la areo suferanta de trosekeco atingis
3 milinojn da hektaroj, kaj sur 33 mil hektaroj tritiko iagrade
velkis.
En la 2-a Sesio de la 10-a Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco de Henan-provinco okazinta lastatempe, Niu Yuguo, membro
de tiu konferenco kaj estro de la Riverafera Buroo de la Flava Rivero
en Henan-provinco, faris mocion "Rapidigi konstruadon de bazaj
akvoutiligaj instalaĵoj en la irigaciata regiono kaj starigi longatempan
sistemon kontraŭ trosekeco".
Henan-provinco estas grava grena bazo de Ĉinio. Manko
de akvo estas granda problemo de grenproduktado de tiu provinco.
Niu
Yuguo diris, ke irigacio estas la aorto de agrikultura produktado.
Konstruo de akvoutiligaj instalaĵoj por agroj estas nemankigebla
por agrikultura disvolviĝo kaj kamparana bonhaviĝo. Kiel granda
agrikultura provinco, Henan devas ĉiamaniere plialtigi la sintezan
agrikulturan produktivecon, kiel eble plej rapide ŝanĝi la malfortan
situacion de bazaj akvoutiligaj instalaĵoj kaj konstrui longatempan
sistemon kontraŭ trosekeco.
Niu Yuguo proponis pliigi investon de akvoutiligaj
instalaĵoj kaj agroplibonigo por realigi daŭrigeblan disvolvon;
plibonigi akvoutiligajn instalaĵojn ĉe la Flava Rivero por havigi
al la loko altan grenan produktivecon kaj samtempe doni sufiĉan
atenton sur akvoŝparado kun la celo efektivigi efikan administradon
de la akvo el la Flava Rivero.
|