Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Oni devas daŭre intensigi la laboron de energio-ŝparado kaj medioprotektado

La 5-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia raporto pri registara laboro, ke oni devas daŭre intensigi la laboron de energio-ŝparado kaj ekologia medioprotektado.

Wen diris, ke oni devas intensigi energio-ŝparadon ĉefe en kampoj de industrioj, trafikoj kaj konstruado, daŭre akceli konstruadon de energio-ŝparaj programoj, energie disvolvi cirkulan ekonomion kaj purajn energiojn, aktive disvolvi nuklean elektron, ventan elektron kaj sun-energian elektron kaj akceli industriigon de la teknologioj pri karbo-purigo.

Wen emfazis, ke oni devas daŭre intensigi preventadon de poluado de gravaj riveroj kaj regionoj, bridigon de dezertiĝo, konstruon de protektaj forstoj, protektadon de naturaj arbaroj, bremson de sabloventa fonto proksime de Pekino kaj Tianjin. Krom tio oni devas ankaŭ realigi la projekton por trakti klimatan ŝanĝiĝon.