La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris
raporton pri registara laboro en la dua sesio de la 11-a Tutlanda
Popola Kongreso. En la raporto li traktis la malfacilojn kaj defiojn
de la ĉina ekonomio.
Wen diris, ke konfirmante la atingojn, ni devas klare
vidi, ke nun ni alfrontas senprecedence grandajn malfacilojn kaj
defiojn:
Unue, la internacia financa krizo daŭre disvastiĝas
kaj ankoraŭ ne atingis valfundon. La postulado de la internacia
merkato malkreskas, tutmonda deflacio evidentiĝas, komerca protektismo
releviĝas, ekstera ekonomia cirkonstanco severiĝas, kaj necertaj
faktoroj multiĝas.
Due, malhelpate de la internacia financa krizo, malrapidiĝo
de ekonomia kresko fariĝis ĉefa problemo influanta la tutan situacion.
Iuj industrioj superproduktas, iuj entreprenoj sin vivtenas malfacile,
dungiĝado malfacilas, faktoroj de malpliiĝo de financaj enspezoj
kaj pliiĝo de ties elspezoj multiĝas, stabile disvolviĝas agrikulturo
sed malfacilas daǔra kresko de la kamparanaj enspezoj.
Trie, kontraǔdiroj en sistemoj kaj strukturoj, kiuj
longe malhelpas sanan disvolviĝon de nia ekonomio, ankoraǔ restas
kaj iuj el ili estas eĉ elstaraj. La postulado pri konsumo ne sufiĉas,
la tria industrio disvolviĝas malrapide, kapablo de novkreivado
ne sufiĉas, konsumo de energioj kaj riĉfontoj estas multa, medipoluo
estas serioza, kaj la diferenco de disvolviĝo inter urboj kaj vilaĝoj
kaj tiu inter malsamaj regionoj grandiĝas plu.
Kvare, problemoj rekte koncernaj la fundamentajn interesojn
de la popolo ne plene solviĝis, kaj en la socia garantio, edukado,
kuracado, distribuado de enspezoj, publika sekureco kaj aliaj kampoj
restas nemalmultaj problemoj urĝe solvendaj.
Kvine, merkata ordo estas nenorma, merkata kontrolado
kaj leĝplenumado ne efike efektivigataj, kaj la socia sistemo de
honesteco kaj konfideco ne perfekta. Eventoj koncernaj al manĝaĵa
sekureco kaj gravaj akcidentoj en laborado ofte aperas kaj alportas
grandan perdon al la vivoj kaj havaĵoj de popolamasoj. Ili donis
al ni profundajn lecionojn.
Li diris, ke ni devas havi klaran konon pri la severeco
kaj komplikeco de la internacia kaj enlanda ekonomia situacio, altigi
nian konscion pri krizo kaj maltrankvilo, plene utiligi favorajn
kondiĉojn, pozitive respondi al diversaj defioj kaj bone plenumi
ĉiujn laborojn, kaj neniam perfidos atendon kaj konfidon de la popolo.
|