La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris
raporton pri registara laboro en la dua sesio de la 11-a Tutlanda
Popola Kongreso. En la raporto li diris, ke en la nova jaro Ĉinio
daǔre alte levos la standardon de paco, disvolvo kaj kunlaboro,
persistos en vojo de paca disvolvado, sendependa kaj paca diplomatia
politiko kaj reciprok-profitiga kaj malferma strategio.
Wen montris, ke en la pasinta jaro Ĉinio atingis rimarkindajn
sukcesojn en eksteraj aferoj. Ĉinio kunlaboris kun la internacia
socio por alfronti la financan krizon, okazigis Azi-Eŭropan Pintan
Konferencon por akceli reciprokan politikan konfidon kaj pragmatan
kunlaboron inter aziaj kaj eǔropaj landoj, pozitive antaŭenpuŝis
duflankajn kaj plurflankajn diplomatiojn, kaj ludis konstruivan
rolon en solvo de fokusaj problemoj mondaj kaj regionaj. Ĉinio firme
protektis la ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolvan intereson,
defendis leĝajn interesojn de ĉinaj civitanoj kaj juraj personoj
en fremdaj landoj. La internacia pozicio kaj influo Ĉinio multe
altiĝis.
Wen emfazis, ke Ĉinio profundigos pragmatajn kunlaborojn
kun diversaj flankoj por kune bremsi vastiĝon de la internacia financa
krizo, antaŭenpuŝos reformadon de la internacia financa sistemo,
oponos kontraǔ la protektismo en komercado kaj investado por revigligi
la mondan ekonomion kiel eble plej rapide. Ĉinio plue kontribuos
por solvo de varmpunktaj kaj mondaj problemoj, konsiderante bazajn
interesojn de la ĉina kaj tutmondaj popoloj. La ĉinaj registaro
kaj popolo volas klopodi kune kun diverslandaj registaroj kaj popoloj
por kune alfronti defiojn, dividi bonŝancojn de la disvolvado kaj
konstrui la harmonian mondon kun longdaŭra paco kaj komuna prospero.
|