Ĉina ĉefministro Wen Jiabao konigis en Pekino en la
5-a de marto, ke laŭ antaŭkalkulo la totala enlanda produkto-valoro
de Ĉinio en 2009 kreskos je 8% kaj la konsumaĵa prezo de loĝantoj
altiĝos je 4%.
Wen emfazis, ke la registaro difinis la celon de kresko
je 8%, konsiderinte la bezonon kaj eblecon de la disvolvado. Por
Ĉinio, la evoluanta lando kun 1.3 miliardoj da loĝantoj, estas necese
teni certan ekonomian kreskan rapidecon por pliigi dungiĝon de urbanoj
kaj kamparanoj, altigi enspezon de la loĝantoj kaj protekti stabilecon
de la socio. La celo estos atingebla, nur se oni havas taŭgajn politikojn,
bonajn rimedojn kaj efikajn agojn.
Wen publikigis ankaŭ aliajn celojn por la ekonomia kaj
socia disvolviĝo de Ĉinio en 2009: dungu pli ol 9 milionojn da homoj
en urboj, kaj la procenta nombro de senlaboriĝintoj registritaj
en urboj estu regita je malpli ol 4.6%; stabile kreskigu enspezojn
de urbanoj kaj kamparanoj; plibonigu la staton de internaciaj en-
kaj elspezoj.
La ĉina registaro difinis la celon de kresko de la totala
enlanda produkto-valoro je 8% en 5 sinsekvaj jaroj.
|