|
Kevin Rudd (dekstre) en
la malfermo de la Pekinaj Olimpikoj |
Decembre de la lasta jaro Kevin Rudd, aǔstralia ĉefministro
kaj estro de la Labora Partio de Aǔstralio, sendis gratulan mesaĝon
al Ĉinio kaj pozitive taksis la atingojn akiritajn de Ĉinio en la
pasintaj 30 jaroj de post praktikado de reformado kaj pordo-malfermo.
Li diris, ke en 1978 Deng Xiaoping decidis, ke Ĉinio
denove eniru en la internacian komunumon kaj komencu ekonomian reformadon,
tio estis unu el la plej signifoplenaj eventoj en la 20-a jarcento,
kaj ekscitis talenton de la ĉina popolo en entreprenado, kaj sukcesigis
la fortan ekonomion de Ĉinio. La ĉinoj jam havas hodiaŭ la kapablon
fari gravajn decidojn pri laborigo, edukado, translokigo kaj aliaj
problemoj, kiuj influas ilian vivon. Ĉio ĉi estis neimagebla antaǔ
1978. La decido, farita de Deng Xiaoping por normaligi rilatojn
inter Ĉinio kaj aliaj landoj, akcelis la stabilecon de la regiono.
Antaŭ 30 jaroj Ĉinio estis apenaǔ menciinda en la internaciaj rilatoj.
Nuntempe Ĉinio, kiu tenas bonajn duflankajn rilatojn kun aliaj landoj,
ludas gravan rolon en internaciaj aferoj kaj funkcias kiel ŝlosila
membro en la reto de internaciaj organizoj. La vigla ekonomio de
Ĉinio donas bonajn ŝancojn al la ĉina popolo kaj al ĝiaj najbaroj.
Disvolviĝo de la ĉina ekonomio estas rimarkinda. En
1978 Ĉinio estis la 10-a ekonomia unuo en la mondo, la 32-a plej
granda eksporta lando, kaj ĝia kontribuo al la tutgloba ekonomia
kreskado konsistigis nur 1.8% . Tamen nun Ĉinio estas la 4-a ekonomia
unuo, la 2-a eksporta lando kaj la plej granda kontribuanto kun
6% de la kontribuo al la monda ekonomio. La vivo de la ĉina popolo
evidente pliboniĝis kaj la pokapa enspezo altiĝis de 190 usonaj
dolaroj en 1978 al 3180 usonaj dolaroj en 2008. Tamen kreskado de
riĉaĵoj alportis novajn defiojn: la ĉina registaro klopodas por
malpliigi neegalecon, redukti poluadon kaj intensigi urban konstruadon
responde al la plej granda urbanizo en la historio de la homaro.
Rudd diris, ke Aǔstralio esprimas bonvenon al Ĉinio
pro rapida disvolvo de ĝia ekonomio kaj leviĝo de ĝia internacia
pozicio. Tamen kiel Aǔstralio komprenis el siaj propraj spertoj,
neniu lando devas esti fiera aǔ memkontenta. Estas prave, ke Ĉinio
retrorigardas proceson de sia disvolviĝo de post 1978: resumi la
atingojn akiritajn pasinte kaj decidi la farontajn laborojn estonte;
celebri akiritajn sukcesojn kaj cerbumi pri la prenonta vojo.
Aǔstralio estas longperioda partnero de Ĉinio, kaj la
neregistaraj kontaktoj inter la du landoj rapide pliiĝas de la lastaj
dekoj da jaroj. Rudd kredas, ke Aǔstralio, Azi-pacifika regiono
kaj la tuta mondo profitas de la disvolviĝo de Ĉinio. Aǔstralio
ĉiam estas partnero de la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, ĝia stabila
kaj sekura liveranto de materialoj, ĉio ĉi alportas grandan profiton
al la du landoj.
Je la fino Rudd diris, ke li tre ĝojas ĉeesti la malfermon
de la Pekinaj Olimpikoj reprezentante Aŭstralion. Li opinias, ke
nenio alia povas pli bone speguli la signifon de reformado kaj pordo-malfermo
ol la Olimpikoj, ĉar gastigo de la Pekinaj Olimpikoj estas tre malfacile
imagebla sen reformado kaj pordo-malfermo.
|