Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Reformado de medicina sistemo stabile progresas

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la laborraporto de la registaro, ke en la lasta jaro la reformado de medicina sistemo estis stabile farata. Al la nova koopera kuracado en la kamparo aliĝis 814 milionoj da homoj, kiuj konsistigas 91.5% de la ĉinaj kamparanoj.

Wen diris, ke la nombro de urboj, en kiuj oni provas la asekuron de baza kuracado, kreskis de 88 en la pasinta jaro ĝis 317, kaj la nombro de la asekuraliĝintoj pliiĝis je 73.59 milionoj kaj la totala nombro de asekuraliĝintoj atingis 117 milionojn. Konstruado de la sistemo de la sanitara servo en urbaj loĝkvartaloj multe progresas. La sistemo “premii kaj helpi familiojn en la kamparo, kiuj bone observis la politikon de naskolimigo” kaj la projekto “malmulte naski infanojn por rapida bonhaviĝo” estas praktikitaj en pli multe da lokoj.