Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la raporto pri
registara laboro, ke en la pasinta jaro la ĉina registaro faris
tutecan planadon pri disvolvo de la ekonomia socio kaj donis grandan
atenton al socia konstruado ĉefe por plibonigi la popolan vivon.
Wen konigis, ke estis klare substrekitaj la dungado
kaj socia garantio. Oni plibonigis la politikon de dungado, nova
entreprenado kaj efektivigis la sistemon pri minimuma salajro. Diversaj
sociaj asekuroj servas al pli da homoj kaj la nombro de urbaj laboruloj
aliĝintaj al la baza asekuro por emeritoj kaj tiu por kuracado pliiĝis
je 17.53 milionoj kaj 20.28 milionoj da homoj respektive. La nombro
de aliĝintoj al asekuroj por senlaboreco, laborakcidento kaj nasko
kreskas plu. La pokapa monata pensio de entreprenaj emeritoj pliiĝis
je 110 juanoj.
Komenciĝis provo de la reformado pri la baza asekuro
por emeritoj en registaraj institucioj. La registaro nun esploras
la novan socian asekuran sistemon por maljunaj kamparanoj kaj stabile
iras la laboro pri socia garantio por migraj laboristoj kaj kamparanoj,
kiuj perdis sian agron. Ĉiuflanke plifortiĝis la sistemo pri la
minimuma vivtenado de urbanoj kaj vilaĝanoj, kaj 66.19 milionoj
da homoj ricevis tiun helpon. Altiĝis la subvencio por malriĉaj
salajruloj kaj studentoj. Grandskale altiĝis monhelpo al militistaj
invalidoj, familioj de militistoj kaj revoluciaj martiroj. Fortiĝis
konstruado de loĝdomoj kaj rekonstruado de kabanoj. La malfaciloj
de malalt-salajruloj en loĝado iagrade mildiĝis. Estas solvita la
problemo pri trinkakvo de 48 milionoj da kamparanoj.
|