La 4-an de marto Zheng Guoguang, membro de la Tutlanda
Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK)
kaj estro de la Meteologia Administracio de Ĉinio, diris, ke oni
devas fortigi meteoprognozon por eviti kaj redukti katastrofojn
kaǔzitajn de ekstremaj veteroj al agrikulturo.
Partoprenante en la dua sesio de la 11-a ĈPPIK, Zheng
respondis demandojn de raportistoj. Li diris, ke sekve de la klimata
varmiĝo de la tuta terglobo, ekstremaj veteroj plioftiĝas, kaj katastrofo
okazinta en ĉiu 50-a jaro antaŭe, nun aperas en ĉiu 10-a aǔ 20-a
jaro, tial ni devas intensigi agrikulturan meteoprognozon por eviti
kaj redukti katastrofojn. Ĉinio jam organizis teamon de meteologiaj
asistantoj el pli ol 300 mil kamparanoj. Trejnite la kamparanoj
posedas bazajn sciojn pri meteologio kaj povas ĝustatempe rearanĝi
produktadon por redukti naturajn katastrofojn. Li diris, ke tiu
ĉi rimedo estas tre efika kaj ludas gravan rolon en la ĉi-jara laboro
kontraŭ sekeco. Li emfazis, ke Ĉinio multe progresas en prognozo
de katastrofaj veteroj kaj ŝanĝado de vetero per homaj fortoj.
 Ĉinio
estas unu el la landoj grave influataj de klimato. Laǔ statistiko
de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio, en la lastaj jaroj la perdo
kaŭzita de meteaj katastrofoj pliiĝas; en 2004 perdiĝis pro tio
pli ol 30 miliardoj da kilogramoj da greno kaj en 2007 pli ol 50
miliardoj da kilogramoj.
|