TPK kaj ĈPPIK de 2009 altiris al si multajn fremdlandanojn.
Antaŭtagmeze de la 5-a de marto, pli ol 1000 alilandaj raportistoj
kaj diplomatoj aŭskultis la raporton faritan de ĉina ĉefministro
Wen Jiabao. La de ili atentata fokusa temo estas la rimedoj alprenotaj
de Ĉinio kontraŭ la financa krizo.
"La politikoj alprenotaj de Ĉinio kontraŭ la financa
krizo estas gravaj, ĉar ili rilatas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al
la tuta mondo," diris la norvega ambasadoro en Ĉinio.
Unuaklasa sekretario de belorusia ambasadorejo en Ĉinio
diris: "Nun, la tuta mondo metas grandajn esperojn sur la ekonomio
de Ĉinio, kaj esperas, ke ĝi fariĝos ĉefa forto por stabiligi la
mondan ekonomion." Li diris ankaŭ, ke kvankam influata de la
monda financa krizo, la ekonomio de Ĉinio ankoraŭ disvolviĝis rapide
en la pasinta jaro. Nun multaj landoj antaŭvidis, ke ilia ekonomio
malkreskos en la kuranta jaro, sed Ĉinio difinis aŭdacan celon de
kreskado de ĝia ekonomio. "Mi estas optimisma pri realiĝo de
la ekonomia celo de Ĉinio en la kuranta jaro," diris la belorusa
diplomato. "Mi kredas, ke Ĉinio kapablas kontraŭi la influon
de la monda financa krizo al la ekonomiaj unitoj, kaj opinias, ke
sperto de Ĉinio estas lerninda por Belorusio."
La ĉefa delegito de la Azia Disvolva Banko en Ĉinio
diris: "Mi multe atentas la detalajn aranĝojn de la ekonomia
plano de Ĉinio kun totala sumo de 4000 miliardoj da juanoj, samtempe,
mi prizorgas la problemon de ĝia popola vivo, ĉar tio strikte rilatas
kun traktado de la financa krizo.
Se Ĉinio bone solvos la problemojn de la popola vivo,
kiaj laborigo, edukado kaj kuracado, la popolo do senhezite elspezos,
kio ja utilas al la enlanda konsumado."
Diplomato de Finnlando en Ĉinio diris, ke li atentas,
ke por efike kontraŭi la financan krizon kaj solvi problemon koncernantan
al la popola vivo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kolektis popolajn
opiniojn per interreto antaŭ la inaŭguro de TPK kaj tiu de ĈPPIK,
kaj demandoj en tiu agado estis traktitaj en la raporto.
Estro de la Pekina Filio de la Internacia Informada
Grupo Interfakso de Rusio diris: "En la pasinta jaro kvankam
Ĉinio estis influita de la monda financa krizo, tamen la disvolva
situacio de la ĉina ekonomio restis bona kompare kun tiu de aliaj
landoj."
 Raportisto
de itala amaskomunikilo diris: "Antaŭ ol veni al Pekino, mi
volis informiĝi pri tio, kion faris la ĉina registaro por ke ĝia
popolo tenu la fidon, kaj la raporto de Wen Jiabao prezentis multajn
metodojn por tio. Mi legis ĝin kaj certiĝas, ke multaj metodoj en
ĝi konformas al bezonado de popolanoj." Tiu raportisto diris
ankaŭ, ke li bezonas pli longan tempon por multfoje legi la raporton.
"Eble, tio estas ŝlosilo por solvi la problemojn kaŭzitajn
de la financa krizo."
En la inaŭgurejo de TPK, multaj alilandaj raportistoj
kun granda atento aŭskultis la raporton, faris substrekojn sur la
teksto, jen kaj jen rigardis tra lorno al la podio.
Aŭdinte la raporton de ĉina ĉefministro Wen Jiabao,
hispana raportisto diris al tiu el la Xinhua-a Novaĵ-agentejo: "La
ĉina registaro publikigis multajn novajn rimedojn kontraŭ la financa
krizo. Mi kredas, ke ili certe ludos bonan rolon." Tiu raportisto
rimarkis, ke en la pasintaj jaroj ĉiam rapide disvolviĝis la ekonomio
de Ĉinio, "la ĉina registaro estas sperta en ekonomia laboro,
kaj ni devas konfidi ĝin."
|