Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Oni devas konstrui kvar "verdajn pulmojn" en antaŭurbo de Pekino

de YUE LIANGUO

Lastatempe Liu Xiuchen, ĈPPIK-membro kaj ĝardenarkitekto, diris, ke post la Pekinaj Olimpikoj, Pekino pli alte atentas konstruadon de ekologio. Li proponis konstrui kvar "verdajn pulmojn" en antaŭurbo de Pekino por plibonigi la ekologian medion de Pekino.
Liu Xiuchen funkciis kiel vicestro de la Pekina Ĝardena Buroo ĉ. 17 jarojn kaj nun servas kiel konsilanto de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj vicestro de la Ĉina Asocio de Pejzaĝa Arkitekturo.

Li diris, ke unu el la kvar "verdaj pulmoj" menciitaj estis jam finkonstruita, tio estas la Olimpika Arbara Parko de Pekino. Nun oni devas konsideri konstrui aliajn tri parkojn en antaŭurbo de Pekino. Ili kune kun la ĉeriveraj forstoj en malproksima antaŭurbo de Pekino formos la grandan verdejan sistemon en ebenaĵa regiono de Pekino.

Liu Xiuchen diris, ke konstruado de la kvar "verdaj pulmoj" ne nur favoros al la ekologio de Pekino, sed ankaŭ efike limigos la ekscesan ekspansion de Pekino al antaŭurbo.