La 5-an de marto ĉina
ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara laborraporto, ke en
2009 la registaro planas buĝetan deficiton de 950 miliardoj da juanoj
(ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro). Laŭ statistiko, tiu cifero kreis
novan rekordon en la historio de la nova Ĉinio kaj estas trioble
pli multa ol tiu en 2003, la rekolda jaro en la buĝeta deficito.
Tio montras, ke la aktiva financa politiko ekludas sian rolon: oni
pliigas skalon de budĝeta deficito, kolektas kapitalojn por grandigi
investadon kaj garantii ekonomian kreskadon.
Laŭ koncerna normo de Eŭropa Unio oni rigardas danĝeraj
la budĝetan deficiton kaj ŝuldan sumon, kiuj respektive konsistigas
3% kaj 60% de la totala enlanda produktovaloro. Kvankam la skalo
de nia budĝeta deficito en 2009 estas pli granda ol tiu en la pasintaj
jaroj, tamen la budĝeta deficito kaj la ŝulda sumo konsistigas respektive
malpli ol 3% kaj malpli ol 20% de la totala enlanda produktovaloro
de Ĉinio, tial tio estas eltenebla de la sinteza forto de Ĉinio
kaj estas sekura.
|