Ĉi-jare la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(ĈPPIK) okazos marte en Pekino. La retejo de la ĉina registaro kaj
la Xinhua-a Novaĵ-agentejo kune faras enketon. Ili invitas popolanojn
klaki la plej interesantajn kaj la plej zorgatajn temojn el la publikigitaj,
kaj esprimi siajn opiniojn kaj proponojn pri reformado kaj disvolvado
de Ĉinio. Koncernaj departementoj estos taskitaj transdoni tiujn
opiniojn kaj proponojn al la du sesioj.
Jen la 26 fokusaj temoj publikigitaj en la retejoj:
1. Dungigo de altlernejaj diplomiĝintoj kaj kamparanoj
en urboj
2. Reformado pri sistemo de medicina servado kaj kuracado
3. Loĝado de popolanoj
4. Unuecigo de sociaj garantioj tra la tuta lando
5. Antaǔenpuŝi edukan egalecon kaj pligrandigi edukan
investon
6. Efektivigi politikojn favorajn al kamparanoj kaj
eviti enspezo-malpliiĝon de kamparanoj
7. Sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj
8. Altigi salajran enspezon de popolanoj
9. Vigligi kapitalan merkaton
10. Protekti 112.5 milionojn da hektaroj da agroj por
teni stabilecon de greno-produktado
11. Pliigi enlandan konsumadon por fronti kontraŭ la
financa krizo
12. Rekonstruado post la tertremo en Wenchuan
13. Akceli disvolvadon de la centra kaj okcidenta partoj
de Ĉinio
14. Justigi distribuadon laŭ laboro
15. Akceli sekurecon de laboro kaj redukti laborakcidentojn
16. Profundigi ekonomiajn, komercajn kaj kulturajn interŝanĝojn
inter la du bordoj de la Taiwan-a markolo
17. Intensigi batalon kontraǔ korupteco
18. Persisti en la politiko pri memstara kaj paca diplomatio
kaj strategio pri reciproka favorigo kaj malfermo al ekstero
19. Pliigi malkaŝecon de registaraj informoj kaj travideblecon
de gravaj decidoj
20. Ebligi al popolanoj prezenti siajn opiniojn
21. Administri laǔleĝe kaj plenumi leĝojn por popolanoj,
kaj ĉiuj estu egalaj antaǔ la leĝo
22. Plifortigi mediprotektadon dum pliigo de enlanda
konsumado
23. Solvi konfliktojn ĝustatempe por harmonio kaj stabileco
de la socio
24. Disvolvi kulturajn aferojn, disvastigi tradiciajn
kulturojn kaj riĉigi kulturan vivon de popolanoj
25. Plibonigi sociajn publikajn servojn
26. Instigi sciencan kreivecon kaj malpliigi dependecon
de avangardaj teknologioj el aliaj landoj
|