Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Por rajtoj kaj interesoj de virinoj kaj infanoj, socia harmonio kaj stabileco

de LI FEI

Antaŭ nelonge Chen Zhili, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Ĉina Virina Federacio, prezidis kunvenon pri protekto de rajtoj kaj interesoj de virinoj kaj infanoj, en kiu ŝi diris, ke post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo en 1978 Ĉinio multe progresas en tiu flanko. Leĝa sistemo por garantii rajtojn kaj interesojn de virinoj kaj infanoj fundamente formiĝis, la socia konscio pri respekto de virinoj kaj garantio de rajtoj kaj interesoj de virinoj kaj infanoj iom post iom altiĝas, iliaj bazaj rajtoj kaj interesoj estas efike protektataj, kaj la kapablo por protekti leĝajn rajtojn de virinoj kaj infanoj plue leviĝis.

Chen montris, ke nun garantio de la rajtoj kaj interesoj de virinoj estas en nova situacio. Estas pli elstaraj la konfliktoj kaj problemoj de virinoj en laborigo kaj socia garantio, terkulturado laŭ kontrakto kaj protekto de posedaĵoj kaj personaj rajtoj, kaj estas pli fortaj iliaj postuloj en protekto de siaj rajtoj kaj interesoj.

Chen emfazis, ke nun unue oni devas akceli leĝfaradon favoran al virinoj kaj infanoj; due, oni devas serioze plenumi leĝojn kaj solvi elstarajn problemojn pri rajtoj kaj interesoj de virinoj kaj infanoj, severe bati agadon atencantan iliajn rajtojn kaj interesojn, antaŭenpuŝi solvon de la problemoj pri laŭkontrakta terkulturado de virinoj en la kamparo kaj pri socia garantio de virinoj, kiuj perdis teron, kaj doni grandan atenton al laborigo de virinoj; trie oni devas daŭre kaj vaste diskonigi sciojn pri leĝoj por krei bonan socian medion en respekto de virinoj kaj protekto de infanoj; kvare oni devas konstrui sekurajn familiojn protektatajn kontraŭ homkomerco, ŝtelo, prirabo, kaj tiujn sen narkotaĵoj, hazardludo, perforto kaj krimo. Ŝi esperas, ke rilataj departementoj intensigos gvidon kaj kunlaboron por kune plenumi la laboron protekti la rajtojn kaj interesojn de virinoj kaj infanoj kaj konstrui sekurajn familiojn.