|    Parolante en la nomo de la komitato de la eksteraj 
              aferoj de ĈPPIK en la 4-a plena kunveno de la 2-a sesio de la 11-a 
              Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) okazinta 
              lastatempe, ĈPPIK-membro Chen Haosu diris, ke Ĉinio devas plifortigi 
              la publikan diplomation por antaŭenpuŝi la pacan disvolvon.  Chen Haosu opiniis, ke kompare kun evoluintaj landoj, 
              la publika diplomatio de Ĉinio komenciĝis malfrue, kaj al ĝi oni 
              ankoraŭ ne donas sufiĉe da atento. Fronte al subitaj eventoj kaj 
              malamikaj aktivadoj, Ĉinio traktis ilin ne ĉiam perfekte.  Li proponis, ke oni devas altigi la konscion de la tuta 
              socio pri la publika diplomatio kaj ellabori strategion de la publika 
              diplomatio de Ĉinio. En tiu flanko Ĉinio devas modeste lerni avantaĝan 
              ideon kaj sukcesan sperton de aliaj landoj kaj aktive esplori novan 
              vojon por la publika diplomatio kun ĉinaj trajtoj. 
          |