Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ŝanĝiĝo de manĝaĵoj de ĉinoj en la pasintaj 30 jaroj

LI GUOPING

Por ĉinoj la plej granda ŝanĝiĝo alportita de reformado kaj pordomalfermo estas ŝanĝiĝo de manĝoj. Kaj en urboj kaj en vilaĝoj oni povas sperti pliboniĝon de iliaj ĉiutagaj manĝoj.

Plej grava kupono -- grenkupono

La grenkuponoj cirkulis en Ĉinio de 1955 ĝis 1993, kaj dum tiu longa periodo ili ludis tre gravan rolon en reguligo de provizo kaj konsumo de la socio. Ĉiu familio en urboj havis grenlibreton, sur kiu registriĝis sumo de greno aĉetebla ĉiumonate laŭ nombro de familianoj, kaj devis aĉeti grenon en difinita grenvendejo. Vendante grenon, laboranto de la vendejo faris registron sur la libreto. Poste pro boniĝo de la grena produktado la grenvendejoj disdonis al loĝantoj grenkuponojn laŭ la difinita sumo sur la grenlibreto. Tiam la grenkuponoj estis tre gravaj por ĉinoj, kaj pro tio nemalmultaj familioj tenis ĉe si pli kaj malpli da kuponoj ŝparitaj.

En la 1980-aj jaroj: abundis manĝaĵoj sur manĝtabloj

En la mezo de la 1980-aj jaroj, pro profundiĝo de reformado kaj pordomalfermo manĝaĵoj sur la manĝtabloj de ordinaraj popolanoj fariĝis abundaj. Oni povis facile aĉeti freŝajn legomojn, fruktojn, ovojn, birdaĵojn, viandojn eĉ en vintro. Multaj familioj ne plu rezervis brasikojn antaŭ alveno de vintro kiel antaŭe.

La plej granda ŝanĝo montriĝis en manĝaĵoj antaŭvespere de la Printempa Festo. Liu Meili, loĝanta en Hohhot de Interna Mongolio, diris: “Tiam por prepari la vespermanĝon oni frumatene iris al bazaro aĉeti grandan karpon por fari pladon bonaŭgurantan grandan abundecon de greno. Ankaŭ ripaĵoj, viandaj buletoj kaj salikokoj estis nemankigeblaj. Dum la vespermanĝo ĝoje manĝis la familianoj sidantaj ĉirkaŭ la manĝtablo plena de pladoj.” En la fino de la l980-aj jaroj Ĉinio faris grandan klopodon por plenumi bezonon de la popolanoj al birdoj, ovoj, lakto, fruktoj, legomoj kaj aliaj nutraĵoj. Post 10-jara penado fundamente solviĝis tiu problemo.

En la 1990-aj jaroj: Manĝi en restoracioj

En la 1990-aj jaroj dank’ al rapida disvolviĝo de ekonomio manĝi en restoracio ne plu estis neimagebla afero. Oni ŝatis aranĝi bankedon en restoracio, kiam okazis celebrinda afero. Tio estis kaj oportuna kaj honoriga. Tiam ekfuroris en Ĉinio memservaj restoracioj, kaj multaj iris gustumi la manĝon. Rememorante sian unuafojan manĝadon en kafeterio Zhang Cungang ne povis sin deteni de rido: Por festi sian datrevenon de la naskiĝo li kaj liaj familianoj vizitis kafeterion. La prezo de 30 juanoj por unu persono estis nemalalta, kaj ni ĉiuj manĝis tiel sate, ke ni devis longe promeni post la manĝado por faciligi la digeston.

De la mezo de la 1990-aj jaroj haliotoj kaj tripangoj tre valoraj por ĉinoj aperis sur manĝtabloj. La restoracio Shunfeng en Hohhot de Interna Mongolio, kiu pretigas ĉefe manĝaĵojn de Guangdong-a kuirarto kaj tiujn el maraj kreskaĵoj, allogis amason da klientoj. Sekve de la rapida disvolviĝo de laktaĵ-industrio laktoj ekhavis grandan merkaton. Samtempe kun tio kruda greno fariĝis denove ŝatata de klientoj. Sekve de bonhaviĝo de la ĉinoj, ekhavis klientojn multaj eksterlandaj manĝaĵoj, kiaj manĝaĵoj de Rusio, pladoj de Francio, japanstilaj pladoj, Pizza de Italio kaj McDonald’s de Usono, rostaĵoj de Koreio ktp., kaj pro tio ĉinoj povas gustumi ankaŭ eksterlandajn manĝaĵojn sen eliri el Ĉinio.

En la 21-a jarcento: akcenti sekurecon kaj kvaliton de manĝaĵoj

En la komenco de la 21-a jarcento ĉinoj komencis atenti sekurecon de manĝaĵoj. Ili deziras manĝi senpoluciitajn fruktojn kaj legomojn, freŝajn grenojn produktitajn en la sama jaro, fiŝojn kaj salikokojn vivajn kaj manĝoleon gene-neŝanĝitan. Por ili grava estas kvalito de la varoj, sed ne prezo.

Nuntempe en supermerkatoj bovaĵoj estas vendataj laŭ la korpopartoj, aĉeteblas vianda farĉo grasa kaj malgrasa, ovoj de nature bredataj kokinoj, kaj laktaĵoj multspecaj. Sur bretoj estas plenaj de diversaj duonpretaj viandoj kaj legomoj. Oni pli kaj pli atentas nutrivecon kaj sekurecon de manĝaĵoj.

Rapida disvolviĝo de ekonomio iom post iom ŝanĝis manĝkutimojn de ĉinoj kaj oni preferas nutrivajn, freŝajn kaj facile pretigeblajn manĝaĵojn. En la lastaj jaroj iuj krudaj grenoj kun multe da etkvantaj elementoj estas denove ŝatataj de la popolanoj. Krome, oni atentas ankaŭ medion de manĝado, kaj nun estas tre preferaraj restoracioj ĝardeneskaj kaj pikniko.