Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Por stimuli kamparanojn

de GE HUAIYU

Lastatempe Liu Rongxi, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj vilaĝ-estro de Shandong-provinco, diris en la kunveno de TPK, ke la rimedoj alprenitaj de la registaro favore al agrikulturo multe stimulas la kamparanojn.
Liu diris: "Garantii la daŭran kreskon de kamparana enspezo estas multe atentata de la milionoj da ĉinaj kamparanoj. La planita investo kun totala sumo de 4000 miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por pliigi la enlandan konsumon, la plano pri subvencio kun totala sumo de 40 miliardoj da juanoj al kamparanoj en ilia aĉetado de elektraj aparatoj kaj agrikulturaj maŝinoj, pliigo de investo de la centra financo al agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj kaj aliaj rimedoj multe stimulas kamparanojn.