Manĝaĵa sekureco estas unu el la multe atentataj problemoj
en la ĉi-jaraj du sesioj. Kiel sekurigi la manĝaĵ-produkton? Xu
Juyun, TPK-reprezentanto kaj fama kuiristo de Hunan-gustaj pladoj,
proponis, ke oni devas severe kontroli krudajn materialojn de manĝaĵoj,
kuiradon kaj levi la sekurecan konscion.
Xu opiniis, ke Unue, oni devas atenti la krudajn materialojn
de manĝaĵoj, precipe la viandon, preventi enmerkatiĝon de dombestoj
kaj kortobirdoj trafitaj de epidemio por garantii manĝaĵ-sekurecon
de popolanoj; samtempe koncernaj registaraj departementoj devas
ellabori normojn pri kontrolado por ke nur la kvalifikitaj manĝaĵoj
povu esti vendataj.
Due, oni devas atenti la kuirejan purecon. Manĝaĵa pureco
strikte rilatas al ĉiuj en la socio. Ĉiuj familioj kaj restoracioj
devas multe atenti tiun problemon. Por manĝaĵ-industrio la plej
grava estas kuireja ekipaĵoj kaj faka administrado.
Trie, oni devas intensigi higienan konscion de restoraciaj
laborantoj. Kuiristoj devas garantii manĝaĵan purecon, teni nekuiritajn
kaj kuiritajn manĝaĵojn en malsamaj ujoj, kaj ludigi la rolon de
fridujoj kaj sterilizaj ŝrankoj.
Xu diris ankaŭ, ke se oni ne povus fundamente solvi
la problemojn, la popolanoj probable maltrankvilus ĉiutage pro la
sekureco de manĝaĵoj kaj ilia vivkvalito malaltiĝus; tial la manĝaĵsekureco
ne estas bagatelo, sed grava afero koncerna al la vivkvalito kaj
popola sano.
|