|
Diagramo de buĝetoj de
nacidefendaj elspezoj en 2008 kaj 2009 |
La 4-an de marto Li Zhaoxing, proparolanto de la dua
sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke buĝeto de ĉinaj
milit-elspezoj en 2009 estas 480.686 miliardoj da juanoj, je 62.482
miliardoj da juanoj pli multe ol la realaj elspezoj de la buĝeto
en 2008, kresante je 14.9%. Ĉi-jare la buĝeto de la militaj elspezoj
konsistigas 6.3% de tiu de la financaj elspezoj kaj la proporcio
iom malpliiĝis kompare kun tiu en la pasintaj jaroj.
|
Diagramo de proporcio de
nacidefendaj elspezoj en la buĝeto de financa elspeza en 2009 |
Li emfazis, ke Ĉinio plenumas rigoran financan sistemon
pri monasigno al nacidefendaj elspezoj laǔ la buĝeta leĝo kaj nacidefenda
leĝo. De 2007 post kiam Ĉinio aliĝis al la sistemo de travideblaj
milit-elspezoj de UN, Ĉinio ĉiujare prezentas al UN raporton pri
siaj milit-elspezoj, tial por Ĉinio ne ekzistas la tiel nomata kaŝita
elspezo.
|