La 7-an de marto svisa ĵurnalo 20 minutoj raportis
sub la titolo “Ĉinio ludos pli pozitivan rolon en la internacia
scenejo” respondojn de ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi al
demandoj de ĵurnalistoj en- kaj ekster-landaj pri la ĉina diplomatia
politiko kaj rilatoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝi opinias, ke
Ĉinio pligrandigos sian diplomatian influon en ekonomio, sekureco,
kulturo kaj aliaj kampoj de la mondo.
La raporto diras, ke nun la internacia financa krizo
ankoraŭ ne atingis sian fundon; kiel la tria ekonomia unuo en la
tuta mondo, Ĉinio estas preta fari kontribuon por starigi egalrajtan
kaj justan internacian financan ordon; Ĉinio promesis, ke ĝi kunlaboros
kun Usono kaj aliaj landoj por ke la Financa Pinta Kunveno de la
Grupo-20, okazonta la 2-an de aprilo en Londono, atingu pozitivajn
rezultojn.
|