Matene de la 5-a de marto en Pekino inaǔguriĝis la
dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Posttagmeze
de tiu tago ĉina prezidanto Hu Jintao kun reprezentantoj de Jiangsu-provinco
kune diskutis kaj ekzamenis la raporton de ĉefministro Wen Jiabao
pri la registara laboro. Aǔskultinte parolojn de la ĉeestantoj,
Hu diris, ke li plene konsentas kun la raporto.
Resumante la internacian kaj enlandan situaciojn, Hu
diris, ke la mondo frontas al kaj defioj kaj ŝancoj. Li diris: “Fronte
al la nuna situacio kun defioj kaj ŝancoj ni devas intensigi nian
konscion pri la probablaj krizoj, firmigi memfidon pri venko, kapti
la ŝancojn, respondi al la defioj, iri renkonte al malfaciloj por
pluaj esplorado kaj disvolvado. Laǔ aranĝo de la rilataj decidoj
de la centra registaro oni devas preni stabilan kaj relative rapidan
kreskigon de ekonomio kiel la ĉefan taskon kaj energie fari ĉiujn
laborojn por ekonomia kresko, popola vivo, socia stabileco kaj sekureco.”
Hu emfazis, ke oni devas efektivigi politikojn kaj
rimedojn de la centra registaro pri makroskopa reguligo, bone fari
ĉiujn laborojn por pliigi la enlandan konsumon kaj garantii la ekonomian
kreskon, krei novan situacion alfronte al la defio kaj realigi novan
disvolviĝon en la batalo kontraŭ malfaciloj.
Influate de la financa krizo, la problemo pri la popola
vivo serioze provas Ĉinion. Hu diris, ke oni devas fari ĉion eblan
por la popola vivo.
Hu diris: “La popola vivo strikte rilatas kun ĝia volo,
kie kaŝiĝas ĝia forto. Kiam la ekonomio disvolviĝas malfacile, oni
devas doni pli da atento al la popola vivo kaj preni efektivajn
kaj efikajn rimedojn por solvi la problemojn koncernajn al la interesoj
de la popolo kaj maksimume malpliigi la malfavoran influon al la
popola vivo kaŭzita de la monda financa krizo.”
Hu diris, ke oni devas ĉiamaniere pliigi la laborŝancojn,
akceli perfektiĝon de la soci-garantia sistemo, efektive altigi
la nivelon de edukado kaj medicina servo, intensigi sekuran produktadon,
rigore kontroli sekurecon de la manĝaĵoj kaj medikamentoj, kaj plenforte
protekti la harmonion kaj stabilecon de la socio.
|