
La 5-an de marto Wang Lequan, sekretario de la partia komitato de
la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono, akceptis intervjuon kaj diris,
ke grandigo de la enlanda konsumado akcelos pli sanan kaj sekuran
disvolvon de la ĉina ekonomio.
Wang diris: “Fronte al la financa krizo Ĉinio devas
grandigi enlandan konsumadon, ĉar ni havas tre larĝan merkaton kaj
multajn farendajn aferojn, kiuj koncernas longdaǔran disvolvadon
kaj bazan laboron de nia ŝtato. La investo de la registaro en tiuj
ĉi kampoj efikos por longa tempo.”
Li opinias, ke grava estas la enlanda merkato por disvolvo
de la nacia ekonomio, kiam Ĉinio persistas en malfermado al aliaj
landoj.
|