Posttagmeze de la 5-a de marto Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio diskutis kune kun
la reprezentantoj de Anhui-provinco la raporton pri registara laboro.
Wu diris, ke la raporto pri registara laboro, farita
de ĉefministro Wen Jiabao, faris konkretan aranĝon pri laboroj en
la kuranta jaro, kaj grave por la sekvanta laboro estas efektivigi
la difinitan celon. Diverslokaj registaroj devas fari konstruivan
laboron laŭ propraj realaj kondiĉoj, preni la ekonomian kreskon
stabilan kaj rapidan kiel la ĉefan taskon, ŝanĝi manieron de la
ekonomia disvolvo, garantii kaj plibonigi popolan vivon, kaj akceli
ĉiuflankan, akordan kaj daǔrigeblan disvolviĝon de la ekonomia socio.
Wu emfazis, ke oni devas bone koni favorajn kondiĉojn
kaj pozitivajn faktorojn de Ĉinio en la disvolvo, firmigi memfidon
pri la disvolviĝo, kaj bone efektivigi per solida laborado politikojn
kaj rimedojn por kreskigi la ekonomion, akomodi la strukturon kaj
plibonigi la popolan vivon.
|