Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ekfunkcios la informcentro de la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK

La oficejo de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) anoncis, ke la dua sesio de la 11-a TPK kaj tiu de la 11-a ĈPPIK inaŭguriĝos en Pekino respektive en la 5-a kaj la 3-a de marto. Al ili bonvenaj estas ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

La informcentro de la du sesioj, kiu troviĝas en la hotelo Media Centro de Pekino kaj respondecas pri akceptado de la ĉinaj kaj alilandaj raportistoj, ekfunkcios en la 26-a de februaro.

Raportistoj, kiuj volas raporti surkampe pri la du sesioj, devas prezenti peton. Tiuj el la ĉinaj centraj amaskomunikiloj devas prezenti la peton al la informcentro, lokaj delegacioj el raportistoj al la informcentro, tiuj el la Hongkong-a Speciala Administra Regiono al la interliga oficejo de la centra registaro en Hongkong, tiuj el la Makaa Speciala Administra Regiono al tiu en Makao, la taiwan-aj al la rajtigitaj Ĉina Turisma Agentejo en Hongkong aǔ tiu en Makao, la alilandaj en Ĉinio al la informcentro kaj tiuj, kiuj venos al Pekino speciale por raportado de la du sesioj, al la ĉinaj ambasadorejoj, konsulejoj aǔ viz-oficejoj rajtigitaj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.

La 5-a de marto estas limdato por la peto ĉe la informcentro.

Retejoj de la du sesioj: <http://www.npc.gov.cn/pc/11_2> kaj <http://www.cppcc.gov.cn>